Vi trovos ĉe tiu retpâgo rapidan prezenton de ĉiu estrarano kaj postenantoj de la Administra Konsilo (kiam ĝi estos finita).
Komitato
Inès Kahin
Kelkaj monatoj post malkovri Esperanton fine de 2019, mi faris Civitan Servon ĉe EKC (la Esperanto Kultur-Centro de Tuluzo) kun moviĝo de kelkaj monatoj en Pollando. Tiel komenciĝis mia engaĝiĝo en la movado, antaŭ ol esti elektita Sekretario de JEFO en 2020 kaj poste Prezidanto en 2022.
Mi ankaŭ estas Vic-prezidanto de TEJO (laTutmonda Esperanta Junularo Organizo) por la mandato 2021-2022. Mi aparte respondecas pri organizado de trejnadoj por niaj membroj, kaj kune kun aliaj estraranoj zorgas pri niaj volontuloj.
Mi intencas alporti miajn spertojn en tiuj-ĉi kampoj al JEFO, komencante per organizado de TnT (Trejnu novajn Trejnistojn) en junio 2022, projekto financita de Konsilio de Eŭropo (KdE)!
Sed ankaŭ iom pri mi ekster Esperantujo: mi studas sociologion de organizoj kaj publika agado, kaj mi baldaŭ pilgrimos por la dua fojo tra Hispanio al Sankta Jakobo de Compostela.
Valentin Ceretto Bergerat
Mi eklernis esperanton en 2014 kaj aktive uzas ĝin ekde 2020 kiam mi ekaktivis en TEJO. Tie mi unue pasigis jaron ĉe la Centra Oficejo en Nederlando, sekve de tio estis iel varbita por la estraro de la organizo. Kiel estrarano (mandado 2021-22) mi fakas pri eksteraj rilatoj kaj treame zorgas pri niaj volontuloj. Dum la sama periodo, mi ankaŭ estas volontulo ĉe Esperanto Kultur-Centro de Tuluzo (EKC), kiu por duonjaro en 2022 sendas min al Slovakio labori ĉe E@I (Edukado@Interreto).
Mi nun ekde sufiĉe longa tempo havas ambaŭ piedojn en Esperantujo. Esperanto ebligis al mi labori kaj loĝi en 3 landoj entute kaj vojaĝi plurfoje tra Eŭropo – kaj iom Azio – kaj tiel konatiĝi kun multaj karaj amikoj!
Briac Millon
Mi eklernis Esperanton en 2019. En 2020 mi partoprenis en la reta Internacia Junulara Kongreso, kaj ekde tiam mi estas membro de JEFO kaj de TEJO. De 2020 ĝis 2022, mi organizis la grupon de TEJO pri adoleskuloj, aĝkategorio kiu ne ĉiam trovas sian lokon en Esperanto-renkontiĝoj. Tiu laborgrupo povis organizi retajn renkontiĝojn speciale por adoleskuloj, plividebligi adoleskulojn kaj fari tiel ke TEJO pli inkluziguu ilin en sia komunikado.
Jonathan Schneider
Fervore esperantista ekde 2018, mi eklernis tiun lingvon memstare post hazarda malkovro interrete. Tial, mi atenteme sekvas retajn esperantistajn komunumojn ĝisnune. En 2020 mi decidis fari Civitan Servon en la Esperanto-Kultur-Centro de Tuluzo por pliprofundigi mian engaĝiĝon kaj plifortigi miajn lingvokapablojn uzante tiun lingvon preskaŭ ĉiutage.
Samtempe, mi estas TEJO-ano ekde 2021 kaj mi aniĝis al la Komisiono pri Eksteraj Rilatoj (KER). Mia unua faro estis la reprezentado de tiu organizo en la junulara forumo de EKOSOK de 2021. Mi fariĝis Komitatano de TEJO komence de 2022 por ĉeesti en la funkciado de la organizo. Mia plej granda ambicio estas la uzado de ĉifromono ene de TEJO kaj Esperantujo ĝenerale, je la principoj de senlima kunlaboremo kaj ekonomia inkluziviĝo.
Post kelkaj semajnoj, mi decidis aniĝi al la komitato de JEFO, konvinkinta je la graveco de franc-germana kunlaborado sur neŭtralaj fundamentoj, estante eŭropeman kaj franc-germanan civitanon mem. Mi opinias ke esperantistaj kaj eŭropuniaj kunlaboradoj estas tute kongruaj kaj estas gravaj aferoj por la politika suvereneco de nia kontinento.
Gabin Forcier
Mi nomiĝas Gabin FORCIER. Mi eklernis Esperanton en 2021 kaj poste kelkajn monatoj da lernado sole mi volis renkonti kelkajn esperantistojn ! Do, komence de 2022, mi decidis vojaĝi en Eŭropo por 6 monatoj por renkonti esperantistojn. Dum tiu vojaĝo, mi partoprenis en eventoj kaj interŝanĝis kun multaj homoj. Samtempe mi renkontis junajn esperantistojn kiu aktivas en pluraj asocioj, tiu aktiveco plaĉis al mi do, pro tio mi ankaŭ mi decidis aktivi en JEFO. Ankaŭ nova estraro estis elektita kaj mi volas partopreni en la vivo de nia asocio !
Espereble tiu jaro estos plena el projektoj !
Ĝis baldaŭ en Esperantujo!
Julien Enselme
Mi estas programisto kaj mi estas 30 jara. Mi sciiĝis la lingvo ĉar mi estis scivolema. Mi decidis resti kaj fari aĵojn en la asocio.
Mi okupiĝis pri la babilrondo en la Denfer Café.
Lucas Teyssier
Mi estas studento pri matematiko ĉe ENS. Mi kompreneble interesiĝas pri lingvoj, sed ankaŭ pri karateo kiun lernas ekde infanaĝo kaj goo, kiun mi pli serioze eklernis dum mi loĝis en Tokio. Mi unuafoje aŭdis pri esperanto dum mi estis liceano, sed eklernis nur kiam mi aŭdis duafoje pri ĝi, dum mi studis en Liono en “pretigitaj klasoj”, de Turiano, mia tiama samklasano. Mi ankaŭ tre feliĉas pri la literatura kurso kiun ni povas profiti ĉe ENS kaj esperas ke ni povos daŭrigi ĝin longtempe. Nune mi aktiviĝas diversmaniere pri esperanto, ĉefe en Parizo, kaj ĝuas la bonan etoson kiun ni havas ekde pli ol unu jaro ĉi tie 🙂
Aliaj membroj
- Alex Monaghan
- Michael Boris Mandirola
- Clément Baleyte
- Jeanne Grimaud
Estraro
Prezidantino: Inès
Kelkaj monatoj post malkovri Esperanton fine de 2019, mi faris Civitan Servon ĉe EKC (la Esperanto Kultur-Centro de Tuluzo) kun moviĝo de kelkaj monatoj en Pollando. Tiel komenciĝis mia engaĝiĝo en la movado, antaŭ ol esti elektita Sekretario de JEFO en 2020 kaj poste Prezidanto en 2022.
Mi ankaŭ estas Vic-prezidanto de TEJO (laTutmonda Esperanta Junularo Organizo) por la mandato 2021-2022. Mi aparte respondecas pri organizado de trejnadoj por niaj membroj, kaj kune kun aliaj estraranoj zorgas pri niaj volontuloj.
Mi intencas alporti miajn spertojn en tiuj-ĉi kampoj al JEFO, komencante per organizado de TnT (Trejnu novajn Trejnistojn) en junio 2022, projekto financita de Konsilio de Eŭropo (KdE)!
Sed ankaŭ iom pri mi ekster Esperantujo: mi studas sociologion de organizoj kaj publika agado, kaj mi baldaŭ pilgrimos por la dua fojo tra Hispanio al Sankta Jakobo de Compostela.
Vicprezidantoj: Clément kaj Valentin
Valentin
Mi eklernis esperanton en 2014 kaj aktive uzas ĝin ekde 2020 kiam mi ekaktivis en TEJO. Tie mi unue pasigis jaron ĉe la Centra Oficejo en Nederlando, sekve de tio estis iel varbita por la estraro de la organizo. Kiel estrarano (mandado 2021-22) mi fakas pri eksteraj rilatoj kaj treame zorgas pri niaj volontuloj. Dum la sama periodo, mi ankaŭ estas volontulo ĉe Esperanto Kultur-Centro de Tuluzo (EKC), kiu por duonjaro en 2022 sendas min al Slovakio labori ĉe E@I (Edukado@Interreto).
Mi nun ekde sufiĉe longa tempo havas ambaŭ piedojn en Esperantujo. Esperanto ebligis al mi labori kaj loĝi en 3 landoj entute kaj vojaĝi plurfoje tra Eŭropo – kaj iom Azio – kaj tiel konatiĝi kun multaj karaj amikoj!
Kasisto: Julien
Mi estas programisto kaj mi estas 27 jara. Mi lernis Esperanton antaŭ 2 jaroj. Mi sciiĝis la lingvo ĉar mi estis scivolema. Mi decidis resti kaj fari iojn en la asocio.
Sekretario: Jeanne
Mi eklernis Esperanton fine de 2020, post magistro pri kulturo kaj komunikado, kun la celo iĝi volontulino por la Esperanto-Kultur-Centro de Tuluzo. La volontulado permesis al mi plibonigi mian lingvonivelon, sed ankaŭ igis min malkovri la kulturon kaj la Esperanto-komunumon, kaj donis al mi multajn ŝancojn vojaĝi. Dankema pro tio, mi ŝatus daŭre okupiĝi kaj kontribui al la bona disvolviĝo de nia movado!
Aliaj membroj
- Clément Baleyte (Vicprezidanto)