BRECO 2024

Zur deutschen Version der Seite: https://esperantojugend.de/de/unsere_treffen/breco

Paralele al Eŭropa Esperanto-Kongreso (EEK), kiu okazos inter la 8-a kaj 12-a de Majo 2024 en Strasburgo (Francio), la franca kaj germana Esperanto-junularoj kune organizas junularan eventon por kongresanoj, kiuj ne aĝas pli ol 35 jarojn. Nome, BRECO-n! (BRECO estas tradicia bakaĵo de Alzaco en Francio kaj de Germanio – krome ĝi estas mallongigo por “Bunta Renkontiĝo por Eŭrop-junulara amikeCO”). 🥨

Loĝado kaj manĝado

Ĉe BRECO ni kune loĝos relative pageble en studenta loĝejo “CROUS” kaj tie ankaŭ kune kuiros kaj manĝos.

Programo

Okazos aparta Esperanto-lingvokurso por junaj komencantoj. Samtempe realiĝos bunta taga programo por progresintoj – ekz. trejnadoj pri diversaj temoj. Sed ni ankaŭ profitos de la oficiala kongresa programo “de la maljunuloj”, tiel foje vespere dum la koncertoj de diversaj Esperanto-muzikistoj.

Aliĝo kaj partopreno

!!! TRE GRAVE (ĝisdatigo): VI NUR POVAS MENDI LOĜADON ĜIS PLEJ MALFRUE LA 7-A DE APRILO !!!

Por partopreni en BRECO, vi devas aĝi maksimume 35 jarojn. Vi devas unue simple aliĝi per la oficiala aliĝilo de la Eŭropa Esperanto-Kongreso. Aldone al la programkotizo de la kongreso vi povos mendi jenajn aldonajn servojn:

  • Unulita dormĉambro en studenta loĝejo “CROUS”, proksime al aliaj BRECO-anoj | 150 € (t.e. 37,5 € por nokto) aŭ 120 € kun studenta rabato (bonvolu kunporti vian studentan identigilon al la evento, se vi mendas loĝadon kun studenta rabato!)
  • Komuna manĝado (matenmanĝo / tagmanĝo / vespermanĝo) dum BRECO | 15 € 

Por la mendo de tiuj ĉi aldonaj servoj, bonvolu plenigi jenan Google-formularon.

Kiel pagi?

Vian programkotizon de la kongreso kaj (eventuale) la aldonajn servojn de BRECO vi povos antaŭ la evento pagi per ĝiro al la konto de Espéranto-Strasbourg, do jena:

Ricevanto: Esperanto Strasbourg
Banko: CCM STRASBOURG VOSGES
IBAN: FR76 1027 8010 8100 0206 7800 168
BIC: CMCIFR2A

Ĝis baldaŭ dum BRECO! 🥨