La estraranoj

Estraro

Prezidanto: Briac

Mi lernis Esperanton en 2019. Ekde tiam, mi vojaĝis pere de Pasporta Servo, partoprenis en IJK en Litovujo kaj renkontis multajn mojosajn homojn! Esperanto estas vojaĝlingvo kaj mi esperas ke JEFO aktive partoprenos en la projektoj de TEJO, kiuj ebligas vojaĝi en Eŭropo.

Tra mia aktivula vivo en Esperantujo, mi agis por adoleskuloj ene de TEJO, reprezentis UEA en Unesko, kaj estas komitatano de JEFO ekde 2022.

Vicprezidanto: Gabin

Alveninta en la esperantista komunumo antaŭ ne longe, mi eklernis Esperanton en 2021. Post kelkaj monatoj da lernado, mi volis renkonti esperantistojn! Do, komence de 2022, mi decidis vojaĝi al Eŭropo dum 6 monatoj uzante Pasporta Servo. Dum ĉi tiu vojaĝo, mi partoprenis eventojn kaj interagis kun multaj homoj. Samtempe mi renkontis junajn esperantistojn, kiuj aktivas en pluraj asocioj.
Reen en Francio en “normala vivo”, mi daŭrigas mian agadon kiel prezidanto de JEFO.

Mi estas tre feliĉa el la nova teamo kun kiuj ni organizos novajn (aŭ kelkajn pli malnovajn 😁) projektojn. Ni ankaŭ volas certigi, ke niaj membroj estas implikitaj kaj feliĉaj en nia asocio!

Kasisto: Inès

Kelkaj monatoj post malkovri Esperanton fine de 2019, mi faris Civitan Servon ĉe EKC (la Esperanto Kultur-Centro de Tuluzo) kun moviĝo de kelkaj monatoj en Pollando. Tiel komenciĝis mia engaĝiĝo en la movado, antaŭ ol esti elektita Vicprezidanto de TEJO (Tutmonda Esperantista Junulara Organizo) por la mandato 2021-2022 kaj Prezidanto de JEFO en 2022. Dum mia mandato, mi interalie okupiĝis pri la projekto TNT (Trejnu novajn Trejnistojn) en junio 2022, financita de la Konsilio de Eŭropo!

Mi nun ĝojas havi Gabin kiel nia nova prezidanto, kaj mi restas en la estraro kiel vicprezidanto de JEFO.

Sed ankaŭ iom pri mi ekster Esperantujo: mi havas masteron pri sociologio de organizoj kaj publika agado, kaj ŝategas projektmastrumadon.

Sekretario: David

Mi lernis Esperanton en 2015, sed mi estas sufiĉe nova en la komunumo, ĉar mi komencis partopreni en ĝi dum IJK en 2022. Ekde tiam Esperanto donis al mi la oportunon vojaĝi kaj renkonti multajn mojosajn homojn. Mi do volis redoni iom al la komunumo kaj aktivi en JEFO.
Mi studas lingvistikon kaj por mia magistra disertacio mi laboras pri adverboj en Esperanto.
Krom Esperanto, mi nun laboras kiel instruisto de la franca en la universitato de Strathclyde en Glasgovo, Skotlando, kadre de unujara programo.

 

Komitato

Valentin Ceretto Bergerat

Mi eklernis esperanton en 2014 kaj aktive uzas ĝin ekde 2020 kiam mi ekaktivis en TEJO. Tie mi unue pasigis jaron ĉe la Centra Oficejo en Nederlando, sekve de tio estis iel varbita por la estraro de la organizo. Kiel estrarano (mandado 2021-22) mi fakas pri eksteraj rilatoj kaj treame zorgas pri niaj volontuloj. Dum la sama periodo, mi ankaŭ estas volontulo ĉe Esperanto Kultur-Centro de Tuluzo (EKC), kiu por duonjaro en 2022 sendas min al Slovakio labori ĉe E@I (Edukado@Interreto).

Mi nun ekde sufiĉe longa tempo havas ambaŭ piedojn en Esperantujo. Esperanto ebligis al mi labori kaj loĝi en 3 landoj entute kaj vojaĝi plurfoje tra Eŭropo – kaj iom Azio – kaj tiel konatiĝi kun multaj karaj amikoj!