FESTO 2024

Ni ĝojas anonci ke FESTO, la mojosa junulara esperanta evento, okazos denove en 2024! Ni atendas vin de la 8-a ĝis la 15-a de Aŭgusto. La aliĝilo kaj pliaj informoj aperos baldaŭ.

Vi jam povas aliĝi al la Telegramgrupo de la evento, en kiu ĉiuj informoj estos publikigitaj.

 

Programo

Dum Festo okazos koncertoj, ludoj, ekskurso… Nova teatraĵo originale verkita en Esperanto de internacia teamo estos kreata kaj montrata al la publiko dum la evento! Se vi ŝatas teatron, se vi bezonas subtenon por partopreni FESTO-n, aliĝu al la projekto!