KEKSO 2022

La Esperanto-junularoj de Germanio kaj Francio kune invitas vin elkore al la 30-a Kreema Esperanto-Kurso (KEKSO), nia evento por junuloj, kiu okazos de la 21-a ĝis la 23-a de Oktobro 2022 en Kirkel (regiono Saarland, Germanio).

La urbeto troviĝas rekte sur la regiontrajna linio inter Kaiserslautern kaj Saarbrücken, do povas facile esti atingita per la trajno.

Aliĝilo

Vi povas tuj aliĝi ĉi tie: https://tinyurl.com/30aKEKSO

Programo

Okazos lingvokurso por komencantoj, sed ankaŭ diversa trejnada kaj distriĝa programo por la pli-progresintoj. Komuna ekskurso al Saarbrücken estas enplanita por dimanĉo.

Kiel alveni?

  • De Mannheim: prenu la trajnon RE1 / S1 / S2 al Kaiserslautern kaj ŝanĝu al RB70 / RB71 por veturi al Kirkel.
  • De Parizo: prenu la trajnon TGV/ICE 955* aŭ rektan Flixbus al Saarbrücken (Sarrebruck) kaj ŝanĝu al RB70 / RB 71 por veturi al Kirkel.
  • De la stacidomo oni bezonas 12 minutojn por atingi la ejon (Haus Burgblick) piede.
  • Se vi venas aŭte, serĉu la ejon laŭ jena adreso en via navigilo: Burgstraße 10, 66459 Kirkel (Germanio).

Kondiĉoj kaj kotizoj

Por partopreni KEKSO-n, vi bezonas esti maksimume 35-jaraĝa. Se vi aĝas malpli ol 18, bonvolu peti de viaj gepatroj skriban permeson, ke vi rajtas partopreni, kaj sendu ĝin al ni retpoŝte (gej.fe@esperanto.de).

Por partoprenado ni petas jenajn kotizojn (tiuj jam inkluzivas tranoktadon kaj manĝojn):

  • 20 €, se estas via unua Esperanto-renkontiĝo aŭ vi loĝas nek en Germanio nek en Francio
  • 35 €, se vi estas membro de GEJ aŭ JEFO
  • 50 €, se neniu el la supraj kondiĉoj aplikeblas

Vi bezonas krompagi, se vi aliĝas malfrue:

  • + 4 €, se vi aliĝas inter 1-a kaj 15-a de Septembro
  • + 8 €, se vi aliĝas inter 16-a kaj 30-a de Septembro
  • + 12 €, se vi aliĝas nur ekde la 1-a de Oktobro

Se pro iu kialo vi bezonas resti aldonan (trian) nokton, de 23-a al 24-a de Oktobro, do ĝis post la oficiala fino de la evento, tio tute eblas! Tamen ni petos vin krompagi + 15 € en tiu kazo.

Cetere, laŭ tradicio de KEKSO, ni petas vin kunporti viajn plej ŝatatajn keksojn (aŭ kukojn) kaj fruktojn por kundividi ilin kun la aliaj. Se vi tamen ŝatus ne kunporti tiajn, tiam vi bezonas ankoraŭ krompagi + 10 € anstataŭe.

Kiel pagi?

Bonvolu antaŭpagi vian tutan partoprenkotizon al la sekva bankokonto tuj post via aliĝo:

Posedanto: Deutsche Esperanto-Jugend
IBAN: DE64 2512 0510 0008 4249 00
BIC/SWIFT: BFSWDE33HAN

Kaze ke vi jam pagis, sed finfine decidas ja ne veni al la evento, vi mem povas difini alian partoprenanton, al kiu via kotizo estu transdonita anstataŭe. Ni tamen ne povos repagi ĝin al vi, krom se la evento entute devus esti nuligita, kompreneble.

Ĝis baldaŭ dum KEKSO! 🍪