Internaciaj renkontiĝoj

Internaciaj renkontiĝoj estas la plej bonaj momentoj por esperantistoj.

Festivaloj aŭ seminarioj, ĉiujaraj aŭ unuokaze organizitaj por unu semajno aŭ semajnfino, okazoj ne mankas por vojaĝi kaj kune esti kun centoj aŭ eĉ miloj da aliaj esperantistoj.

Jen kelkaj renkontiĝoj famaj kaj regularaj:

  • IJK Internacia Junulara Kongreso, ĉiusomere en diversa lando.
  • JES Junulara Esperanto Semajno, okaze de la novjara festo, por junuloj, Germanio / Pollando.
  • FESTO Somere, por junuloj kaj familioj, Francio.
  • IJF Internacia Junulara Festivalo, dum paska semajno, por junuloj, Italio.
  • IJS Internacia Junulara Semajno, por junuloj, Hungario.
  • IS Internacia Semajno, okaze de la novjara festo, por junuloj, Germanio.
  • KEF Kultura Esperanto Festivalo, renkontiĝo pri esperanta kulturo, skandinavaj landoj.
  • MELA Memzorga Lagumado, somere, Hungario.
  • MIRO Somere, Kroatio.
  • NR Novjara Renkontiĝo, okaze de la novjara festo, por familioj, Germanio.
  • UK Universala Kongreso, ĉiusomere en diversa lando, inter 1000 kaj 6000 partoprenantoj el ĉirkaŭ 60 landoj.

Tutmonda Esperanta Junulara Organizo (TEJO), organizas trajnkaravanojn por profiti grupajn prezojn kaj vojaĝi al renkontiĝoj kiuj okazas en eŭropaj landoj.

Ili ebligas ŝparegi monon pri vojaĝkostoj, vojaĝi grupe, ekhavi novajn amikojn survoje kaj profiti agrablan etoson.

Por pliaj informoj : http://move.tejo.org/