Kion atendi ĉe juna esperantista aranĝo?

Se vi estas novulo kaj scivolas ĉu tiu sperto taŭgas por vi, vi venis al la ĝusta paĝo!

        • Interkona vespero

La unua vespero estas dediĉita al miksado de homoj kaj certigi, ke ili renkontas siajn kunulojn.

        • Ekskurso

Por tutsemajna aranĝo, estas almenaŭ unu tuttaga ekskurso por esplori la ĉirkaŭaĵon.

        • Atelieroj, prelegoj

Esperanta evento ankaŭ estas okazo por lerni aferojn. La partoprenantoj mem kontribuas al la tagprogramo proponante atelierojn pri temoj (“seriozaj” aŭ ne) kiuj estas gravaj por ili.

        • Laŭta sono

Dancado aŭ karaokeo ĝis la fino de la nokto, eventuale alkoholumado (por plenkreskuloj!) per la trinkejo disponebla surloke sed tio ne estas deviga.

        •  Gufujo

La pli trankvila nokta spaco kie vi povas trinki teon, babili, ludi tabulludojn…

        • Homlupo

Ludo kiun multaj homoj povas ludi samtempe, kaj tio estas bona, ĉar tion ni bezonas. Atentu ne vere endormiĝi dum la “nokto”.

        • Trinkomanĝa nokto

Vespero dum kiu ĉiu kundividas la manĝaĵojn kaj trinkaĵojn de sia regiono al la aliaj partoprenantoj. Atentu pri orienteŭropaj alkoholaĵoj…

        • Internacia vespero

Vespero, dum kiu ĉiu povas montri al aliaj sian talenton, kia ajn ĝi estas: kantado, dancado, humuro… La esperantista publiko estas aparte bonfara kaj tolerema pri scen-akcidentoj.