FESTO

Junulara Esperanta Franca Organizo (JEFO) organizas internaciajn renkontiĝojn por festumi. Tio ankaŭ estas ebleco por niaj membroj kiuj ne kuraĝas vojaĝi eksterlanden aŭ kiuj havas malmultajn financeblecojn renkontiĝi kun junaj esperantistoj de diversaj lokoj. Ĝi ankaŭ estas okazo por paroli esperante kun slovako, brazilano aŭ ruso…

Tiu renkontiĝo daŭras unu semajnon kaj simboliĝas per festumado!

      1. En 1996 en Villeurbanne, apud Liono.
      2. En 1997 en Saint Raphaël, en Provenco.
      3. En 1998 en Montpellier, en Langvedoko.
      4. En 2000 en Saint Chamond, en Forez.
      5. En 2002 en Baugé, en Anĵuo.
      6. En 2003 en Paimpol, en Bretonio.
      7. En 2004 en Orléans, en Luara Valo.
      8. En 2005 en Carcassonne, en Langvedoko.
      9. En 2006 en Kastelo Greziljono, en Anĵuo.
      10. En 2007 en Montoire-sur-le-Loir, en Luara Valo.
      11. En 2009 en Zwingenberg, en Germanio.
      12. En 2010 en Donneville, apud Tuluzo.
      13. En 2011 en Kastelo Greziljono, en Anĵuo.
      14. En 2012 en Métabief, en Franĉkonteo.
      15. En 2013 en Kelmis, en Belgio.
      16. En 2014 en Pont de Barret, en Provenca Dromo.
      17. En 2024 en Vindry-sur-Turdine, apud Liono.