Eventoj

Regulaj eventoj

Le polyglot club

Ekde la 12a de Januaro 2018 ĝis la Covid kriso, JEFO-anoj deĵoris la unuan vendredon de ĉiu monato je la 20a ĝis 23h en la Denfert Café (58 Boulevard Saint Jacques, 75014 Paris), kadre de la Polyglot Club. Ĉiu deziranta malkovri aŭ paroli esperanton aŭ eĉ renkonti nin estas bonvena! Ankaŭ anoj de UFE ĉeestas.

Por veni, la Denfert Café estas apud la haltejo Denfert-Rochereau, kie pasas la metrooj 4 kaj 6 kaj la RER-o B.

Tiu evento ne plu okazas nun.

 

Unufojaj eventoj

 

========== 2018 ==========

Kurso por sciiĝi

La 1an de Decembro okazis kurson por sciiĝi pri esperanto.

Kunsido

La 13an de Januaro okazis kunsido de JEFO, al kiu partoprenis parto de la estraranoj kaj du novaj anoj de JEFO. Dum tiu kunsido, ni devis zorgi pri multaj aferoj (kiam kompleta bilanco estos preta, ĝi estos alŝutita tien). Interalie (kaj ĉefe!), pri ebla renkontiĝo kiun ni organizus dum la somero. Fine, ni decidis. Ni organizos someran renkontiĝon!
(Noto de ĉeforganizanto: vi helpu nin! Se vi havas ideon, aŭ se vi volas helpi nin por organizi, ne hezitu kontakti nin per tiu retadreso: info@esperanto-jeunes.org )

========== 2017 ==========

Enkonduko al esperanto

Sabaton la 25an de Novembro, okazis neformala renkontiĝo kie ĉiuj homoj kiuj ŝatus havi pliajn informojn pri esperanto estis invitataj! (Kaj ankaŭ tiuj kiuj jam parolas esperanton estis memkompreneble invititaj!) Tio okazis en nia sidejo.

  • 16h30 : akceptado-prezentado
  • 17h00 : enkonduko al esperanto
  • 18h00 : demandoj/respondoj
  • 18h30 : bonetosa aperitivo

Tiu evento estis senkosta por ĉiuj.

Rapida bilanco: Estis pli malpli 20 homoj (inkluzive 11 novuloj!). La enkonduko, farita de Alis kaj Lŭi, bonpasis, kvankam ĝi estis densa. Plimulto de la ĉeestantaj homoj restis por la afabla aperitivo, kiu bonege okazis.

Salon de l’Éducation

Kun Espéranto-France, ni aranĝis standon ĉe la Salon de l’Education kaj tiu stando temis pri esperanto (kompreneble!). Tio okazis de la 17a (vendredo) ĝis la 19a (dimanĉo).

Rapida bilanco : La salono bonpasis, kvankam ni estis malpli ol kiom ni volis. Ni povis pridiskuti esperanton kun multaj homoj kiuj tute ne sciis pri ĝi.