Festo 2007
Un article de Wiki Espéranto Jeunes (JEFO).
- Festo_2007_fr (fr)
- Festo_2007 (eo)
El la blogo de Festo 2007
FESTO 2007 - Muzik-E
- Okazis ! ! !
- Plej oftaj demandoj...
- PROGRAMEGO ! ! !
- Venu al FESTO !
- Nova Kore ekskluzive havebla dum FESTO 2007
- Multe da koncertoj!
- Televida ĵurnalo parolas pri Festo
- Festo 2007 - Esperanto-Muzikos ! ! !
- Montoire-sur-le-Loir
- Varbado
Kio ?
Festo estas la plej granda renkontiĝo organizata de JEFO. Ĝi okazas ĉiujare.
Festo sendube, LA Eo-Muzika festivalo de la Somero ! Denove Festo-teamo kreis bonegan muzikprogramon. Pri la verdaj steluloj : Martin & la talpoj eksa-Persone (Roko), JOMO kaj la liberecanoj (Orienta-Roko), Kore (Melodia-Roko). Ili ĉiuj ludos por ni !
Pri estontaj steluloj ankaŭ indas vidi : La Pafklik (rep en Eo !), Tifen kaj Ben (Folk), Melono (Ĵazmuziko), Nigra Flago (Punko)....
Sed la evento estos tutcerte Zhou-Mack kaj La Feve profesia regea-bando kiu kantas en Esperanto.
Kompreneble ankaŭ Festo enhavos multe da programeroj, ekskursoj, prelegoj ktp...
Kiam ?
Festo okazos de la 20a ĝis 27a de aŭgusto 2007.
Kie ?
La regiono
Festo okazos en Montoire-sur-le-Loir en la departemento Loir et Cher. Tiu regiono estas la Luar-valo kie kuŝas la famaj kasteloj de la Luaro. Ĉi regiono estas registrita de UNESKO kiel monda heredaĵo.
Retejo de la Luar-valo, kvarlingva : franca, germana, angla, hispana, itala.
Aliĝo kaj kontaktoj
A-Landoj : Plenpaganto 150 eur. Memzorganto 70 eur.
B-Landoj : Plenpaganto 90 eur. Memzorganto 30 eur.
Malrabatoj : Post la 30a de aprilo 2007 : +20 eur.
Post la 31a de julio 2007 : +50 eur.
Pli ol 30 jaroj : +20 eur.
A-landoj estas : Francio, Hispanio, Italio, Svislando, Germanio, Belgio, Luksemburgio, Nederlando, Britio kaj Irlando.
B-landoj estas : ĉiuj ceteraj landoj
Ĝeneralaj informoj :
- retadreso : cyrille (cxe) esperanto-jeunes.org
- telefonnumero : +33 6 77 28 13 25
Proponu programerojn kaj ricevu rabatojn... Dumtaga programo : melaine (cxe) esperanto-jeunes.org
Koncertoj : eurokka (cxe) ikso.net



