5a decembro 2005
Li malvole vizitadas la lernejon, li ŝatas spioni la knabinajn vestejojn, li ne ŝatas sporton, sed amas sian avĉjon, kiu iam faris militon.
Kaj nun li parolas en Esperanto.
Malkovru la aventurojn de la Eta Spiru’ en Esperanto kaj tuj mendu la albumon al la asocio Espéranto-Jeunes.
La Eta Spiru’
Kreita de Tome kaj Janry en 1987, la Eta Spiru’ estas komiksa rolulo, kies prodaĵoj humure rakontataj ŝancelis la pejzaĝon de la porfamilia franc-belga bildsriarto uzante tonon kaj provokeman kaj bonkarakteran. La Eta Spiru’ donis sian nomon al serio da komiksoj kun unupaĝaj rakontetoj, kies ĉefa temo elvokas la "tabuojn" ligitajn al infaneco : sentimentala edukado, religio, plenkreskulaj kontraŭaĵoj, difektoj de la supozataj edukistoj estas inter la gurdataj temoj de tiu kreaĵo, kiu, en la 80aj, ebligis la aperon de ekfloranta serio da komiksoj pli-malpli inspirataj de tiu evidenta observaĵo : preferante konservi la bildon de senkulpa infanaĝo, plenkreskinte ni bonvole forgesas kiaj bubaĉoj ni estis !
Kiel havigi la albumon ?
Eblas mendi tiun albumon al la asocio Espéranto-Jeunes per la ĉi-suba formularo. La prezo de la albumo estas :
9 € por unu aŭ du albumoj
6 € por tri albumoj aŭ pli
krom la sendokostoj.
Por liverado en Francio, bonvolu viziti tiun paĝon. Por sendado eksterlanden, ni kontaktos vin, kiam ni ricevos vian plenigitan formularon.