logo Festo 2010 logo Espéranto-Jeunes

Festo 2010

FESTO 2010... baldaux 2011 ! Aliĝintoj Aliĝilo Loko - Kiel alveni ? Programo Teamo Memoraĵoj Tria Informilo ! Helpon
cet article en français : Programme de Festo 2010

4a marto 2010

Programo

La programo de Festo 2010, okcitaneca ĉijare, pliriĉiĝas iom post iom : koncertoj, ekskursoj, vesperoj, ... Sendube, vi ne enuos !

JPEG Festo sendube, estos La Esperanto-Muzika festivalo de la Somero ! Denove Festo-teamo, partnere kunorganizata kun la helpo de EUROKKA, kreos bonegan muzikprogramon. Vi estas bonveniga proponi viajn proprajn kontribuojn (ekzemple en la aliĝilo aŭ pere de retmesaĝo en la listo festo@yahoogroupes.fr).

Por unua fojo, Festo okazos en Tuluzo. Tie loĝas JoMo kaj Flo ! (el Vinilkosmo). Jam ni povas imagi buntan programon...

Programo

Ĉiutage, je la 10a30 : okcitanaj kaj katalunaj kursoj

Vendrede, 13/08

  • 20a30 : interkona ludado
  • 21a00 : marmelada koncerto de la surlokaj artistoj. Ludoj kaj libere improvizita programo kun la surlokaj muzikistoj, Emĉjo, Kimo, Kvenĉjo, Platano, Gijom, JoMo, ktp...
  • 21a30 : interkona vespero
  • 22a00 : koncerto de Kimo (Hotel Desperado)

Sabate, 14/08

  • 16a00 : okcitana posttagmezo en Tuluzo
  • 19a00 : okcitana vespermanĝo en la Okcitana Domo (Ostal d’occitània)
  • 20a30 : okcitana bonvenigo
  • 21a00 : okcitana vespero kun slama koncerto de Lou Dàvi en la korto de la Okcitana Domo
  • 22a30 : reveno al FESTO-ejo

Ekde dimanĉo, okazos kantateliero gvidata de KAJTO (je la 14a30 ĉiutage krom ĵaŭde je la 10a30).

Dimanĉe, 15/08

  • 18a30 : inaŭgura aperitivo aŭ honorvino por la urbestraro, CLAD Sicoval kaj najbararo

Folka mondmuzika vespero :

Lunde, 16/08

Tuttaga ekskurso : bicikla laŭ la suda kanalo.

Kanzon-hiphopa vespero :

Marde, 17/08

Roka vespero :

Merkrede, 18/08

Tuttaga ekskurso : Albi/Cordes-sur-Ciel.

Tradicia bala vespero :

Ĵaŭde, 19/08

Kajto ĉe Tuluzo-Plaĝo + Teatra kaj internacia vespero :

  • 18a00 : KAJTO ĉe Tuluzo-Plaĝo (Les pauses musicales d’été en Quai de la Daurade en Tuluzo)
  • 21a00 : TTT (Tuluza Teatro-Trupo)
  • 22a00 : Internacia vespero kaj prezento de la partoprenantoj de la kantateliero kun KAJTO

Artistoj

Dancers in red (Tuluzo)

JPEG Memoru pri viaj unuaj sentoj pro morda gitaro, pro drumsono inda je Alfredo Hernándezj kaj ĉarmo-roka basistino, ĉion enkondukante frenezan koncerton. Dancers in Red, juna tuluza muzikgrupo, starigos en vi tian rokan furoron tiel disvastiĝantan. Tiu triopo ja estas fervora pri scenejo, ilia plej ŝatata ludejo. Ilia muziko pruntas ĉe la juna generacio de The Hives kaj aliaj Late of The Pier, sen forgesi 1970-jarajn praulojn de usona ŝtonroko. La grupo formiĝis en 2008 kun Guimss, bateriisto «kolink-stila» kaj inda je lia abdomena famo, Marion, basistino kun frapantaj notoj, kaj Mathieu, juna senlimulo per iu kelkfoje sanga Gibson. Kun Dancers in Red, la tuluza roka scenejo estas tiom pli esperiga ! Kun agresemaj ripetgrazoj kaj energiaj melodioj, ili nur volas havi kaj doni plezuron.

ĉe MySpace

Emĉjo (Strasburgo)

JPEG Nia kara Jefo-prezidento aŭdigos sian radio-faman voĉon por repumi aŭ ankaŭ violonludos.

Gijom (Parizo)

JPEG Gijom jam koncertis dum Festo 2009. Denove, Guillaume forlasos la parizajn pianojn por la piano de la gastejo. Li kunportas en siaj valizoj siajn novajn komponaĵojn en la franca kaj en esperanto kaj malkovrigos al ni siajn kanzonojn eltiratajn de ekologia agriculturo. Gijom ĉe Ipernity

JoMo kaj Liberecanoj (Tuluzo)

JPEG JoMo (Jean-Marc Leclercq) komencis muziki en la jaro 1977 (Caniveau, Les Diam’s, Queen Bees, ktp...), kaj ekesperantiĝis en 1988.

Tute nature li do decidis kanti kaj verki en la lingvo internacia. Li surpiedigis sian propran tiaman grupon, La Rozmariaj Beboj, kiu ekfamiĝis komence de la jaroj 90 en la franca alternativa rok-medio. La bando turneis en diversaj landoj (el kiuj Ĉinio), produkis du albumojn, kaj eĉ koncertis sur la prestiĝa pariza scenejo Olympia.

JPEG Post disiĝo de la Beboj, JoMo kreis novan grupon, Liberecanoj, kun kiu li surbendigis septitolan liberecanecan albumon ĉe Vinilkosmo kaj kreis unuan rekordon de multlingva koncerto (22 kantoj en 22 lingvoj), kiu aperis en 2000 en la libro Guinness.

Poste kaj sole, li surbendigis en la novaj studioj de Vinilkosmo tutan esperantan albumon titolitan JoMo friponas !, kiu aperis fine de 2001. Sekva disko, jOmO slavumas, aperis printempe de 2006 kun multaj muzikistoj slavstilaj, kun kiuj JoMo kunludas.

Li daŭre koncertas esperante kaj multlingve, sola kun gitaro, kantante ĝojajn kaj dancigajn kantojn.

Kaj Tiel Plu (Barceleno)

JPEG Kaj Tiel Plu naskiĝis kiel duopo fare de Pep Tordera kaj Xavier Rodon en la jaro 1986 en Casteło (Veneto, Italio) kun la celo alporti la katalunan muzikan tradicion al esperantaj medioj. Tuj poste aliĝis al la bando Josep Maria Milla kaj Carles Vela. Tiam okazadis diversaj koncertoj en Italio, Hungario, Nederlando, Francio, Okcitanio, Eŭskio... kaj aliĝis unuafoje ina voĉo : Núria Oller. En la jaro 1989, la grupo eldonis «Fajreroj, Unua kataluna kantareto». En la jaro 1992, pro la elmigrado de Pep al Usono, la agado de la grupo iĝis pli malaktiva.

Kaj Tiel Plu revigliĝis en la jaro 1998 okaze de la Universala Kongreso de Esperanto en la okcitana urbo Montpeliero. Núria, pro familiaj kialoj, estis anstataŭita de Luz Vázquez, kaj aliĝis al la bando ankaŭ Ferriòl Macip, Javier Muñoz, Antonio Alberca, Pau de Nut, kaj poste Elena Milla kaj Carles Badia. Tiam ekvideblis la rezultonta konsisto (gitaro, mandolino, flutoj, violono, violonĉelo, kontrabaso, perkutiloj kaj voĉoj), kaj la repertuaro plivastiĝis al okcitana tradicio ekde la trobadoroj ĝis la nuntempo, kaj al la judhispana tradicio.

La nuntempa konsito de la bando estas Àngel Ribas (akordiono), Anna Sánchez (perkutiloj), Carles Vela (flutoj kaj voĉo), Elena Milla (perkutiloj kaj voĉo), Ferriòl Macip (violono kaj voĉo), Isaac Barrera (kontrabaso), Josep Maria Milla (mandolino kaj voĉo), Pau de Nut (violonĉelo), kaj Xavier Rodon (guitaro kaj voco) kaj proponas koncertojn kaj balojn per muzikoj tutmondaj.

Ĝis nun ili eldonis tri albumojn en la eldonejo Vinilkosmo : Sojle de la klara temp’ (2001), Plaĉas al mi (2004) kaj Surplacen venu vi (2009).

Kajto (Frislando, Nederlando)

JPEG En la jaro 1988 la grupo Kajto komencis kanti kantojn kun Esperanto-tekstoj.

Dum la somero de 1989 - dum la UK en Brajtono en Anglujo - la KD-o Kajto estis prezentita, tiu KD ankaŭ montriĝis esti la unua eldonita Esperanto-KD iam en la mondo.

Dum la jaroj kiuj sekvis, la grupo vojaĝis al multaj landoj por koncerti kaj eldonis entute 5 KD-ojn.

En la jaro 2004 - en la urbo Aalen en Germanujo - la FAME Kulturpremio estis aljuĝita al ’Kajto’ kiel rekono de la graveco de ĝia kontribuaĵo al la Esperanta muzik-kulturo.

Nuntempe ’Kajto’ konsistas el Nanne Kalma kaj Ankie van der Meer kiuj uzas ĉi tiun nomon por ilia Esperanto-repertuaro.

Jam de 1980 Ankie kaj Nanne kune muzikas. Komence en la Frisa grupo Irolt, poste en Kat yn ’t Seil, Kajto kaj Liereliet. Kun tiuj grupoj aŭ duope, kantante en Esperanto, en la Frisa kaj Nederlanda lingvoj, ili registris pli ol tridek da Vinilaj Diskoj kaj Kompakt-Diskoj kaj regule koncert-turneis tra multaj landoj ne nur en Eŭropo, sed ankaŭ en Nord-Ameriko kaj Aŭtralio. Ekzemple, dum la somero de 2009 Nanne & Ankie turneis en Usono dum 10 semajnoj.

Koncerne la kantotekstojn Kajto ne konas limojn. Nanne kaj Ankie kantas pri diversaj temoj. En ilia repertuaro maraj kaj historiaj temoj ludas gravan rolon sed ili prikantas ankaŭ komikajn okazaĵojn el la ĉiutaga vivo. Same ili ŝatas enmuzikigi Esperantajn kaj Frisajn poemojn.

JPEG Dum festivaloj, kafo-koncertoj, kulturaj vesperoj aŭ kantostaĝoj, la programo de Ankie kaj Nanne estas ĉiam humurplena kaj taŭge adaptita al la situacio, kie ajn ili troviĝas.

Dum koncertoj la du Kajtanoj povas anonci kaj enkonduki siajn kantojn en diversaj lingvoj kiel Esperanto, la Nederlanda, la Frisa, la Franca, la Angla kaj la Germana.

Ili sin akompanas per diversaj instrumentoj kiel gitaro, mandolino, koncertino (sesflanka akordioneto) kaj kontrabaso.

Dum la unua jardeko de la nova jarcento ili eldonis dek-unu novajn KD-ojn en diversaj lingvoj kiel Esperanto, la Frisa, la Nederlanda kaj ankaŭ en la Angla.

Por pli da informo pri Kajto, Nanne & Ankie kaj iliaj KD-oj, vizitu ilian retejon.

Kajto gvidos la kantatelieron kaj koncertos en «Les pauses musicales d’été» en Quai de la Daurade en Tuluzo.

Kimo (Kopenhago)

JPEG

Kim J : heniksen / Kimo ekis la rokon en Esperanto jam en 1983 kun Amplifiki per kantoj kiel Sola kaj Tute ne gravas. Kun Esperanto Desperado, li interalie dancigis homojn per Ska-virino kaj For !

Vi ankaŭ konas lin kiel organizanto de KEF 9 en Elsinoro/Helsingør.

Li venos sola kaj etosigos nian vendredan vesperan interkonan vesperon !

Lia paĝo ĉe MySpace

Kvenĉjo (Germanio)

JPEG

Sendube, li kunportos sian akordeonon kaj forlasante la kason de Festo, li muzikludos en la koncertejo, la gufujo, la manĝejo, la amasloĝejo, ... ;)

Dĵ Leo (Germanio)

JPEG

Leo Sakaguchi, alinome Dĵ Leo, estos unu el niaj Dĵ-oj por la diskejo.

Leo ĉe Vikipedio

Lou Dàvi (Tournefeuille)

JPEG LOU DÀVI estas okcicantlingva komediisto, radioelsenda parolisto, poeto, kantisto kaj fama ĉe la slama tuluza scenejo kiel « la okcitana slamisto ».

En 2004, post reveno de Irlando kie li forestis dum du jaroj, li malkovris scenejojn kie nova parola esprimstilo praktikata estas nomata «Slam».

Li prezentas ankaŭ radioelsenton ĉe Radio Occitanie (Dub Experiença) pri temo de regeaj muzikoj en la mondo, kaj prezentos dum pli ol unu jaro gravan rendevuon de slamaj tuluzaj scenejoj kun la grupo «La Phrase D’En Bas».

Tiel Lou Dàvi ŝatas kanti, paroli kaj ĉefe deklami. Sed tio kion li plej adoras estas surprizigi sian publikon.

Ne gravas ĉu oni komprenas la okcitanan, ĉar emocion transdonas Lou Dàvi dum sian recito.

Lia paĝo ĉe MySpace

Martin Wiese & la Talpoj (Stokholmo)

JPEG Martin Wiese estas famkonata en la esperanto-muzika movado. Li debutis jam en la internacia esperanto-rokbando Amplifiki en 1986 kaj poste rolis kiel ĉefkantisto kaj gitaristo en la esperanta rokbando Persone post la foriro de Börje Lund.

Post la malaktiviĝo de Persone, Martin koncertis ofte sole, kaj eĉ dum Persone jam ekis solokarieron kun la apero en la dua volumo de Vinilkosmo-kompil’ en 1996 per la titolo Vivo duras sed vi molas. Paralele Martin estas membro ankaŭ de la bando Jetpilot kaj tie kantas en la angla .

JPEG Martin & la Talpoj estas pli-malpli la soloprojekto de Martin Wiese subtenata de diversaj amikoj-muzikistoj, kiuj helpas registri liajn kantoverkojn aŭ ankaŭ akompanas lin sur scenejo (furora kaj ne forgesebla publika apero de la Talpoj okazis dum KEF 2009 en Danio).

Martin & la talpoj daŭrigas la mision de Persone : nome krei eksterordinare bonan poprokan, elektrik-akustikan alternativan muzikon kun altvaloraj tekstoj en esperanto.

La unua albumo de Martin & la Talpoj, Pli ol nenio aperis ĉe Vinilkosmo en 2007. Ĝi estas nepre aŭskultenda verko. Kaj kiel talenta grafisto li mem desegnis sian portreton por la diskokovrilo.

Platano (Parizo)

JPEG La fama aktivulo de la muzikgrupo La Pafklik, kiu jam lastjare koncertis sole kun Gijom kaj Tone kaj Emĉjo denove movigos la partoprenantaron.

Lia famega grupo kiu aperigis la unuan albumon de repo en Esperanto, forlasos la kvartalaĉojn de Parizo por deklami sian rabion sur la tuluza scenejo. La repisto forkrios iliajn rimojn samtempe acidajn kaj konsciajn per famaj muzikpecoj kiel interalie « Bum bum kanabis », « Komerca » kaj sendube « Fek al Esperanto ».

Legu pli en tiu artikolo La unua repdisko 100% en Esperanto haveblas !.

JPEG Antaŭ lia koncerto, kantos la tuluza repisto Whity kiu baldaŭ aperigos albumon nomatan Black Esperanto.

TTT (Tuluzo)

JPEG Tuluza Teatro-Trupo estas grupo de geesperantistoj progresantoj kaj pli spertaj ekpretigadas teatraĵojn por plibonigi sian regon de la internacia lingvo.

De du jaroj, la Teatra Trupo de Tuluzo prezentas du teatraĵojn verkitajn de Rikardo Cash, en Tuluzo, Francujo, kaj tutmonde.

  • la Grandioza Kongreso (Movada farseto de Rikardo Cash) «En deko da kelkminutaj skeĉoj, unuafoja kongresano renkontas variajn kongrestipulojn.» Pri ĝi : Teatro : En Paŭo, estos «La Grandioza Kongreso» !
  • la Duonhora Pluvego (Unuaktaĵo de Rikardo Cash) «Du virinoj, kiujn ĉio disigas en la vivo, hazarde renkontiĝas pelite en kafejon pro subita pluvego. Unue iliaj malsamaj karakteroj kaj vivspertoj kaŭzas konflikton, sed iom post iom ili konatiĝas kaj ekŝatas unu la alian.»

ĝia retejo

Whity Whity (tuluza repisto) ludos en FESTO, antaŭ la koncerto de Platano Li baldaŭ aperigos albumon nomatan Black Esperanto. Eblas ĝin elŝulti en lia retejo (ligilo CLIK ICI ...).

Whity ĉe MySpace.

Nokta programo

  • interkona vespero
  • internacia vespero

Pluraj DĴoj, interalie Leo Sakaguchi, partoprenos en la diskejo kiu okazos post la koncertoj.

Trinkejo devas nepre fermi je la dua.


Ekskursoj

  • Tuttaga ekskurso al Andoro (20 €)
  • Ekskurso al la spacurbo (Cité de l’Espace) (kosto : 20€, aŭ 10€ por studentoj kun studenta karto)
  • Ĉiutaga ekskurso al la naĝejo (kosto : 3€/tago)
  • Tuttaga ekskurso al Cordes kaj Albi (kosto : 5€ aux 7€ por la pli-ol-30-jaruloj). La viziton de la muzeo Toulouse-Lautrec pagos aparte tiuj, kiuj deziras (po 2,50€).
  • Tuttaga ekskurso al L’isle-Jourdain (sonoril-muzeo kaj antikva urbo) (kosto : 15€) Muzeo de art (Ile Jourdain)
  • Ekskurso al la Spacurbo (Cité de l’Espace) (kosto : 20€, aŭ 10€ por studentoj)
  • ĉiutaga ekskurso al la naĝejo (kosto : 3€/tago)
  • Bicikla ekskurso laŭ la suda kanalo al Seuil de Naurouze (5€ por luado de biciklo)

Cordes-sur-Ciel estas urbeto konstruita sur monteto kaj defendata de muregoj. La antikvaj domoj estas en gotika stilo kaj laŭ ĝiaj malnovaj stratoj troveblas multaj metiejoj kaj artistejoj.

Albi estas unu el la ĉefaj urboj de la regiono. Ĝia plej fama momunento estas la impona gotika katedralo konstruita tute el brikoj. Ĝi cetere estas konata kiel la naskurbo de la pentristo Henri de Toulouse-Lautrec, al kies verkoj estas dediĉita la samnoma muzeo. Pli da informoj pri Albi

Atentu : la lokoj al tiu ekskurso estas limigitaj ! Bonvolu aliĝi kiel eble plej frue ci-sube. Aliĝkosto : 5€ (aŭ 7€ por pli-ol-30-jaruloj). La viziton de la muzeo pagos aparte tiuj, kiuj deziras (po 2,50€).


Aliĝi al la ekskursoj

Tagaj ekskursoj pretiĝas. Por antaŭtaksi kiom da homoj planas partopreni la ekskursojn por adapti transportmedion, bonvolu informi nin ĉu vi deziras partopreni aŭ ne la diversajn ekskursojn :

  • ĉiutaga ekskurso al la naĝejo (kosto : 3€/tago) :



  • bicikla ekskurso preter la kanalo al Seuil de Naurouze :



Tuj aliĝu al FESTO !

Dankon al Flo kaj Vinilkosmo por informoj kaj fotoj.

Retejo realigita per SPIP - Gastigata de linguaforce