ALTO-STUDIO
 

Festo 2009 ?!!!

Sed damne kie gxi okazos !! En Germanio ? Zwingenberg !!

 

Okazis ! ! !

Jen nia renkontigxo finigxis ... :(

Kelkaj fotoj :

http://picasaweb.google.com/alekska/FESTO2007

 

Plej oftaj demandoj...

Kiom mi devas pagi?

A-Landoj: Plenpaganto 150 eur. Memzorganto 70 eur.
B-Landoj: Plenpaganto 90 eur. Memzorganto 30 eur.
Malrabatoj : Post la 30a de aprilo 2006: +20 eur.
Post la 31a de julio 2006: +50 eur. Pli ol 30 jaroj: +20 eur.

A-landoj estas: Francio, Hispanio, Italio, Svislando,
Germanio, Belgio, Luksemburgio, Nederlando, Britio kaj
Irlando. B-landoj estas: ĉiuj ceteraj landoj

Kiel atingi la loko sen veturilo ?

Venu al pere rapidtrajno gxis Vendôme
Trovigxas 20 km for de Montoire Sur Le Loir

Tial necesas sciigi vian horon alvenon skribu al :
cyrille (à) esperanto-jeunes.org

Aux simple alvoku nin kiam vi alvenas:
Cyrille +33 (0)6 77 28 13 25

Kio estas la logejo ?

Dormcxambroj en lernejo Suficxe bonkondicxe.

Kio estas la memzorgantoj ?

Estas tendumejo apud la kongresejo.
Videblas cxe : http://montoiresurleloir.org

Kie estas FESTO?

legu la blogon

Cxu mi povas preni muzikinstrumentoj ?

JES !!!

 

PROGRAMEGO ! ! !

 

Venu al FESTO !

 

Nova Kore ekskluzive havebla dum FESTO 2007

http://a837.ac-images.myspacecdn.com/images01/48/m_25af414dde74f093f3401f24c109e1c4.jpg

Tre baldaŭ pretos la nova albumo de Kore.

La albumo kun 17 titoloj kies tekstojn verkis Kris (la kantisto) krom unu verkita de Sara Török kaj eksterordinara novaĵo; Vinilkosmo ricevis permeson eldoni la titolon "Mi brilu plu" esperanta adapto de "The show must go on" de QUEEN !

Krome la disko enhavos karaokeajn trakojn kaj videofilmeton + surprizojn !

La disko estos oficiale prezentita okaze de FESTO dum la koncerto de KORE vendrede la 24an de aŭgusto 2007

 

Multe da koncertoj!

- Interkonatiĝa vespero kun la surlokaj artistoj kaj partoprenantoj lunde 22a/08/07

-Tifen (folko), Ben (Akordiono) Melono (ĵazo), marde 21a/08/07

-La Pafklik (repo en Esperanto!), Nigra Flago (punko) merkrede 22a/08/07

-JoMo kaj la Liberecanoj (punkfolko orienta) jaŭde 23a/08/07

-Jomo sola, Kore (roko melodia) vendrede 24a/08/07

-Martin sen la Talpoj, eks-Persone (akustika roko), Zhou-Mack kaj La Fabo (regeo) sabate 25a/08/07

-Internacia vespero kun la surlokaj artistoj kaj partoprenantoj dimanĉe 26a/08/07

vidu http://myspace.com/festo2007

 

Televida ĵurnalo parolas pri Festo

Bonan vesperon, gesinjoroj.
Ĉefa titolo: internacia renkontiĝo de JEFO okazos de la 20a ĝis la 27a de aŭgusto en Montoire-sur-le-Loir...

Vidu la sekvon de nia raporto.

 

Festo 2007 - Esperanto-Muzikos ! ! !

Festo 2007 - Esperanto-Muzikos !

FESTO, la renkontiĝo organizita de JEFO kaj EUROKKA okazos en la urbeto Montoire-sur-le-Loir (Francio) de la 20a ĝis la 27a de Aŭgusto 2007.

Festo sendube, LA Eo-Muzika festivalo de la Somero! Denove Festo-teamo kreis bonegan muzikprogramon. Pri la verdaj steluloj : Martin & la talpoj eksa-Persone (Roko), JOMO (Orienta-Roko), Kore (Melodia-Roko). Ili ĉiuj ludos por ni!
Pri estontaj steluloj ankaŭ indas vidi:
La Pafklik (rep en Eo !), Tifen kaj Ben (Folk), Melono (Ĵazmuziko), Nigra Flago (Punko)....

Sed la evento estos tutcerte Zhou-Mack kaj La Feve profesia regea-bando kiu kantas en Esperanto.

Kompreneble ankaŭ Festo enhavos multe da programeroj, ekskursoj, prelegoj ktp..

Montoire-sur-le-Loir facile atingeblas, ĝi troviĝas 150 kilometrojn sudokcidente de Parizo.

A-Landoj: Plenpaganto 150 eur. Memzorganto 70 eur.
B-Landoj: Plenpaganto 90 eur. Memzorganto 30 eur.
Malrabatoj : Post la 30a de aprilo 2006: +20 eur.
Post la 31a de julio 2006: +50 eur. Pli ol 30 jaroj: +20 eur.

A-landoj estas: Francio, Hispanio, Italio, Svislando,
Germanio, Belgio, Luksemburgio, Nederlando, Britio kaj
Irlando. B-landoj estas: ĉiuj ceteraj landoj

Aliĝu ĉi tie !! >>> mi volas <<<

ĝeneralaj informoj: cyrille (à) esperanto-jeunes.org –
telefonnumero : +33 6 77 28 13 25

Proponu programerojn kaj ricevu rabatojn...

Dumtaga programo: melaine (à) esperanto-jeunes.org

Koncertoj : eurokka (à) ikso.net

Aliĝu nun baldaŭ ne plu restos loko !

 

Montoire-sur-le-Loir

Montoire-sur-le-Loir estas urbeto nord-okcidente de Loir et Cher. Estas 4500 urbanoj, ĝi estas tre viva. La proksimeco de Vendôme, Tours kaj Blois, sen forgesi Parizon (per rapidtrajno), faras de Montoire urbeto unu de la plej gravaj de la departemento.

Dum la unua dekvino de aŭgusto, okazas fama tutmonda folklora festivalo.

Kiel veni al Montoire ??

Por veni per trajno vi havas multe da elekto. La plej proksima stacio de Montoire estas Vendôme (departemento 41) (per trajno) kaj Vendôme-Villiers (departemento 41) per TGV, rapid-trajno).
 

Varbado

Aleks kaj aliaj francoj varbis dum Internacia Seminario 2006-2007 en Germanio !

 
 

Kartetoj

 

Papera aliĝilo

Elŝultu la aliĝilon !