esperanto
se connecter
temo  
TEMO:

Plurlingvismo en Eŭropo:
            Kiel ĝin sukcesigi?

Tiun elekton instigis la faktoj, ke 2001 estis nomumita "eŭropa jaro pri lingvoj" de la Eŭropa Unio, kaj de la Konsilio de Eŭropo. Diskriminacio je lingva plano estas situacio bone konata de multaj esperantistoj, kiuj laboras aŭ studas eksterlande. Sed multaj certe ankaŭ havis malagrablajn spertojn tutsimple ĉar ili praktikas Esperanton en sia ĉiutaga vivo aŭ varbas por ĝi. Ĉar iom paradokse nia lingvo ja pretendas kontribui al la solvo de la tutmonda lingvo problemo, sed samtempe ĝi vole nevole fariĝis iuspeca minoritata lingvo, tiel eksponante sin mem al la eventuala malestimo de la cetera mondo.


Eŭropa parlamento

La temo "lingva rasismo" ebligos do al la kongresanoj rigardi internen kaj diskuti pri la statuso de nia movado. Sed ankaŭ alekstera vidpunkto provizas taŭgan bazon por multfaceta diskuto. Aparte interesa ŝajnas la eŭropa dimensio de la demando, ĉar kvankam la oficiala politiko de la Eŭropa Unio estas kompleta egaleco inter la lingvoj de la membroŝtatoj, la integriĝo de la orienteŭropaj landoj defias tiun politikon, kaj praktike kaj ekonomie.

Tema Programo

Ni donos poste la kompletan programon, 
jen kelkaj eroj por ilustri la riĉecon de la programo:


 

Prelego pri "Plurlingvismo en Eŭropo" de Claude Piron
(Okazos ankaŭ dialogo kun la aŭtoro en la Gufujo)

Prelego pri "Plurlingvismo" kaj poste Nokta Universitato ĉiuvespere dum la tuta semajno, de Lauffenburger pri:

Terminologia klarigo, 
Lingvistika politiko de Francio, 
Elzaca situacio, 
Lingvistika Imperiismo kontraŭ lingvistika demokratio.


Diversaj prelegoj, diskutrondoj kaj kursoj:

Lingva problemo en la eklezio, de Ulrich Mathias
Inerkultura Psikologio, de Svetlana Shlafer 
Multlingvismo en Niĝerio, de Prince-Henry Oguinye

Okcitana lingvo, de Pfeiffer 
Hungara Lingvo, de Csiszar Palma 

Alzaca lingvo, ĉiu posttagmeze
Franca lingvo, de Rose Sanz, ĉiu posttagmeze
Germana lingvo, de B. Dockhorn, ĉiu posttagmeze
Kursoj de Esperanto, (baza, meza kaj alta) ĉiumatene


La lingva kaj arta festivalo aldonos multajn prezentojn de lingvoj kaj artaĵoj, malkovreblaj ne nur de la IJK-partoprenontoj sed ankaŭ de la ĝenerala publiko, kiu ĉeestos en la centro de Strasburgo, vendredon vespere kaj sabaton. 

Se vi volas proponi pliajn prelegojn, prezentojn de lingvoj aŭ diskutrondojn kontaktu la Lokan Kongresan Komitaton


Ĝenerale / Temo / Programo / Festivalo / Strasburgo / Kiel veni al IJK / Aliĝilo / Kontaktoj


Avec le soutien de