|
KONGRESA URBO KAJ KONGRESEJO
Strasburgo
en Elzaco,
Francio
| Pridisputita regiono, multtempe teatro de konfliktoj inter eŭropaj
ŝtatoj, Elzaco kaj Strasburgo estas hodiaŭ la kruciĝo kaj centro de
okcidenta Eŭropo. Pro tiu pozicio, Eŭropa Unuiĝo elektis en la "arĝentora
urbo" (kiel nomis ĝin la Romianoj!) la lokon de la eŭropa parlementejo.
Rejno, riverego kiu kreas naturan landlimon inter Francio kaj Germanio,
de pli ol dudek jarcentoj, influas la regionon per kulturaj, politikaj
kaj ekonomiaj fluoj. |
Cikonioj estas la emblemo de Elzaco |
"Eta Francio"
en la centro de Strasburgo |
La urbo enhavas multajn piedirantajn stratojn, la aŭtoj estis parte
forpuŝitaj el la centro por havi pli da spaco por bicikloj (300 km da
biciklaj vojoj). Historio ĉi-tie aperas en ĉiuj stratoj per la originala
arkitekturo (katredalo, kvartalo "Eta Francio", ktp.)...
Tial ĝi apartenas nun al la "Tutmonda Heredaĵo de la Homaro", laŭ
Unesko. Pro situacio de la urbo en Francio kaj proksime de Germanio, riĉeco
kaj diverseco de la lokaj kulturaj programeroj estas garantiitaj! Vi devas
sperti la unikan karakteron de ĉi-tiu kaj latineca kaj germaneca urbo.
Ĉu necesas ankaŭ insisti pri la gastronomia reputacio de la lando
kaj de la regiono? |
Por iri ĝis la centro la tramoj estos funkciantaj en somero 2001 por
helpi la busajn deĵoradojn. La plej kuraĝaj bezonos tridek minutojn piede
por atingi la saman celon. |
 |
JUNULARGASTEJO RENE CASSIN
Por alveni:
Ĝenerala
mapo de Strasburgo
Mapo de la
tramoj
Mapo
de la ĉirkaŭaĵoj
de
la kongresejo/junulargastejo
Geografia lokiĝo
En la kvartalo de la " Montagne Verte " en Strasburgo (sudokcidente
de la urbo).
Akcepteblecoj
La loko povas akcepti 280 homojn en unulitaj, dulitaj kaj kvar-kvin-litaj
ĉambroj.
La eniro estas ankaŭ nokta kaj kun nokta gardisto.
Nombro de salonoj
Du salonoj kreitaj por kunvenoj (35 kaj 150), du salonoj reuzeblaj en
la manĝejo,
ludsalono, trinkejo, manĝejo. Ĉiuj salonoj estas ŝloseblaj. Uzebleco
de kroma
irejo por la memzorgantoj.
Ĉambroj
Unulitaj, dulitaj aŭ kvar-kvinlitaj ĉambroj. Ĉiuj havas duŝejon
kaj akvujon.
Oni povas loĝi ilin kun dormsako. Krom la dulitaj ĉambroj, ĉiuj
havas
tukŝrankojn kaj skribtablon.
Necesejoj
Je ĉiuj etaĝoj, po du necesejoj etaĝe, kun du urinejoj kaj unu akvujo.
Trinkejo
Spaca loko. Verŝtablo kun bierbareloj. Muziklegilo. La trinkaĵoj povas
esti havigitaj de la gastejo kaj esti vendataj je pli malgranda prezo.
La deĵoro de esperantistoj eblas.
Diskejo
Ne estas diskejo, sed eblas krei ĝin ĉu en unu salono de kunveno ĉu
en la ludsalono.
Manĝejo
200 lokoj. Pladoj por vegeteranoj kaj elprenotaj manĝoj haveblaj per
antaŭmendo.
Rimarkoj
Pri la spektakloj; ili povas okazi en la korto de la gastejo, kie iu parto
povas akcepti scenejon.
Ekstera priskribo
La gastejo havas grandan parkon. La parkejo povas akcepti aŭtojn kaj
busojn. ĝi havas enan korton.
Kampadejo - Memzorgantejo
Por la memzorgantoj, eblos tendumi en apuda kampadejo. Ĝi havas du
grandajn higienajn instalaĵojn, kun entute 24 duŝejoj, 24 necesejoj,
24 lavujoj, plus lavejoj por vestaĵoj kaj teleroj. Eblos aĉeti manĝaĵon
en proksima komerca centro. La kotizo "memzorgante" inkluzivas la tarifojn
por tendumi.
Proksimaj konstruaĵoj
-
Komerca centro troviĝas je dek minutoj kaj enhavas superbazaron, bankon,
monŝanĝejon.
-
Uzeblaj stadioj kaj teniskampo troviĝas malantaŭ la gastejo.
-
Vasta urba parko.
Ĝenerale
/ Temo / Programo
/ Festivalo / Strasburgo
/ Kiel veni al IJK
/ Aliĝilo / Kontaktoj
|
|