PROGRAMO
Esperanto Desperado
ĉeestos dum IJK!
Vizitu la TTT-ejon de la grupo:
http://www.esperanto.dk/desperado
kaj...
La bonega rokgrupo
Kore
koncertos dum IJK!
dum la festivala parto
<<Kore estas tre koninda plene profesinivela bando.
La kantisto de Kore estas verŝajne la plej belvoĉa
kantisto en Esperantujo.>>
Tion skribis Bertilo, de la fama grupo Persone,
en la publika forumo soc.culture.esperanto,
2001/03/23
Se vi ne jam konas tiun grupon,
vi povas malkovri ĝian muzikon en
http://mp3.com/kore
kaj vidi pliajn fotojn en la ttt-ejo de Kore
http://elkore.free.fr
kaj...
JOMO
ankaŭ ĉeestos,
sola kaj "kun la liberecanoj"!
Por aŭskulti lin:
http://mp3.com/jomo
kaj...
Legu la tutan programon, por scii ege pli!
Nekutimaj aranĝoj por neforgesebla
IJK
"Lerni lingvojn malfermas horizontojn
kaj tio atingeblas de ĉiu"
| Tia estas la kerna mesaĝo de la eŭropaj instancoj. Tion jam scias
ĉiu, kiu lernis Esperanton kaj aliajn lingvojn. Pri tio oni deziras konvinki
laŭeble plej multe da homoj. Ĉiu kapablas lerni lingvojn, ĉu facilan
kiel Esperanton ĉu malpli facilajn. Por tion komprenigi al la publiko,
okazos malferma lingvofestivalo, en
la stratoj de Strasburgo dum kiu esperantistoj el diversaj landoj prezentos
sian lingvon. Post la lingvoprezentadoj la vizintintoj povos malkovri novajn
horizontojn per diversaj artaj laborgrupoj kaj spektakloj. Publiko kaj
partoprenantoj de IJK kune ludos per diversaj lingvoj.
Nepre partoprenu pere de viaj lingvoprezentoj aŭ spektaklo (kontaktu
la organizantojn antaŭe). Krom tiu lingvofestivalo
okazos ankaŭ aliaj programeroj : ekskursoj en tiuj buntaj kaj diversaj
urbo kaj regiono, prelegoj, diskutrondoj, ludoj,... kaj la kutimaj nepraj
diskoteko, gufujo...
Sed ankaŭ ĉar IJK estas VIA kongreso, partoprenu en la programo kaj
sendu viajn proponojn! Akceptitaj kontribuontoj ricevos rabaton.
Sendu viajn proponojn al ijk-organizado (à) club.voila.fr
Por la arta kaj lingva festivalo, sendu rekte viajn proponojn al: arts-et-langues (à) egroups.fr |
EKSKURSOJ
 |
Ni planas okazigi unu tuttagan ekskurson al Freiburg, belega
germana urbo apud la landlimo al Francio, en kiu loĝas pluraj helpemuloj
pri la programo: Ili proponis i.a. krei urboludon, krome eblas vojaĝi
per ŝvebanta tramo, aŭ viziti muzeojn (ekz. pri alemana karnavalo).
Plue okazu pluraj duontagaj ekskursoj, prefere unu po tago, por ĉ.
20-30 partoprenontoj.
|
Kiel celoj proponiĝis la tre pitoreska urbo Colmar, ĉefurbo
de la departamento " Haut-Rhin " en Elzaco; bicikla ekskurso en la montaron
("Vosges"); la "Ecomusée" en Ungersheim, viva muzeo en kiu oni povas
sperti la tradician Elzacan vivon de la pasintaj jarcentoj; la citadelo
de Bitche (fortikaĵo kiu donas aŭtentikecajn impresojn pri la franc-germana
milito 1870/1871, pro kapaŭskultigiloj per kiuj periĝas la bazaj scioj,
kaj imititaj odoroj, spektadebleco de dokumentaj filmoj kun intervjuoj,
k.s.). |
|
 |
La venontaj ekskursoj povas ankaŭ okazi kiel simplaj programeroj,
t.e. postulas malpli da tempo, kaj estas malfermaj al ĉiuj: vizitado de
bierfarejo (Kronenbourg, Heineken kaj Fischer ofertas senpagajn vizitojn),
de vinkultivisto (al kiu la "Route des Vins" donas multajn eblecojn) kaj
de potisto (potarto estas tre tipa por elzacaj vilaĝoj).
Alia plano estas akiri subvenciojn de la urbo Strasburgo por oferti
al ĉiu IJK-partoprenonto senpage la "Strasbourg Pass", bileto kiu ebligas
senpagan eniron en kelkajn vidindaĵojn kaj en aliajn rabatan.
Kompreneble ankaŭ al Strasburgo mem okazu ekskursoj, ekz. ŝipa, al
banejo, al eŭropaj institucioj, al la katedralo (inklude la horloĝon)
aŭ al iu muzeo. |
La kastelo de Alta-Reĝaburgo
(Haut Koenigsbourg)
superas la valon de Rejno

|
VESPERA PROGRAMO
(loko : Junulargastejo / Auberge René Cassin) :
dimanĉo 29-a de julio :Inaŭguro kaj Interkona Vespero
lundo 30-a de julio : koncerto de Jomo
sola
mardo 31-a de julio : Esperanto-Desperado
/
Sorĉado de Michael Schubert
merkredo 1-a de aŭgusto : Jomo
kaj la Liberecanoj
jaŭdo 2-a de aŭgusto : Teatraĵo / Bala Vespero
vendredo 3-a de aŭgusto : koncertoj en la
centro de Strasburgo
sabato 4-a de aŭgusto : Internacia Vespero
Krome, pro ĝia situado en Strasburgo, la IJK prezentas unuopan eblecon
montri ambaŭ kulturojn francan kaj germanan. Rilate al tio planotas regiona
vespero kun tradiciaj kontribuoj kaj espereble bongusta franca vino kaj
biero.
Eblos vidi plurajn vidbendojn:
- Kinarto kaj ni: historio de Eo kaj kinarto
- La verda stelulo: sciencfikcia kurtfilmo
- Incubus (sola filmo en Esperanto)
- La graveco de fideliĝo: teatraĵo de Oscar Wilde
- la Diktatorulo (Chaplin)
- Afrik-amo (bicikla vojaĝo de franco tra Afriko)
- vidbendoj pri pasintaj ISoj (Videblaj
ankaŭ per realvideo)
- vidbendo pri Kvinpinta Semajno 1990 kaj IJK en Montrealo 92
Sed ankaŭ la IJK partoprenantoj ebligas prezenti sin dum vesperaĵoj
kiel la internacia, bunta kaj interkona vespero.
DISTRA PROGRAMO
Krom la klasikaj perlumadoj kaj akvopafadoj, ni planas kulturajn kaj
sportajn eventojn. Inter alie povus okazi bicikla kurado, ĉevalrajdado,
naĝeja posttagmezo. Ankaŭ antaŭvideblas internacia koruso kaj liberaj
kunkantadoj de la tradicia junulara repertuaro.
Ne hezitu proponi
vian helpon aŭ ideon ankaŭ!
|
| Cetere ĉar Francio havas tian gastronomian reputacion, ni estas devigataj
proponi kelkajn programerojn tiurilate. La gastejo disponigas kuirejon,
kiun ni povos uzi por aktive kunkuirigi partoprenantojn laŭ modelo de
niaj kuiradaj semajnfinoj. |
 |
|
INFANA PROGRAMO
Faka programo estos ankaŭ organizota por la geinfanoj: kreado de artaĵoj
kaj diversaj ludoj. |
Ĝenerale
/ Temo / Programo
/ Festivalo / Strasburgo
/ Kiel veni al IJK
/ Aliĝilo / Kontaktoj
|
|