|
La 57a Internacia Junulara Kongreso
de TEJO okazis de la
29a de julio ĝis la 5a de aŭgusto
2001
Por informoj : enreta
aliĝilo
aŭ PDF-aliĝilo
(73 kb)
Invito de TEJO, tradukitaj en 27 aliaj lingvoj:
TEJO
kaj JEFO
(Junulara Esperantista Franca Organizo) invitas vin al unu el la ĉefurboj
de la Eŭropa Unio, la sidejo de la Eŭropa Parlamento: Strasburgo, urbo
kun multaj facetoj. Situante ĉe unu el la grandaj riveroj de Eŭropo,
la Rejno, ĉe la Franc-Germana landlimo, ĝi estas influita de kaj tipe
Elzacaj (la regiono en kiu situas la urbo), Francaj, Germanaj, aliaj Eŭropaj
kaj alikontinentaj kulturoj. Ĝia politika signifo estas nedubebla kaj
la kongresanoj povos mem ricevi impreson pri tio dum vizito kaj eble eĉ
aranĝo en la Parlamentejo.
Sed Strasburgo ne nur estas simbolo por moderna Eŭropo, abundas aliaj
flankoj krom tiu de moderneco. Ekzemple parto de la centra urbo - facile
atingebla de la kongresejo - akiris la statuson de "Tutmonda heredaĵo
de la Homaro", kiun donas UNESKO. Tie ĉi eblas belegaj promenadoj tra
kvartalo kie aŭtotrafiko estas malpermesita.
Konstateblas ke jam la gastiganta regiono kaj speciale la urbo donas
multajn kialojn por kapti la okazon viziti ĝin. Sed inter la 29a de julio
kaj la 5a de aŭgusto - tuj post la UK
en Zagreb - ĝi estos ankoraŭ pli vizitinda por junaj Esperantistoj
ĉar rimarkeblos tie la internacia lingvo! Nome, kadre de la IJK okazos
stratarta festivalo kun Esperantistaj artistoj el la tuta mondo. Lige kun
ĝi kaj precipe ankaŭ kun la ĉeftemo de la kongreso: "Plurlingvismo -
kiel ĝin sukcesigi?" estas lingva festivalo kiu temos ne nur pri Esperanto
sed oni informos tiam pri multaj diversaj lingvoj. Evidente, tiuj aranĝoj
celas precipe ankaŭ la ĝeneralan publikon kaj sekve la IJK estos unu
el la plej malfermaj iam ajn!
Sed certe ne mankos la programo, kiun IJK-partoprenantoj kutimas sperti:
riĉa taga, vespera kaj nokta programoj, do interesaj kaj instruaj prelegoj,
diskut- aŭ laborrondoj, kiuj estas aparte proksimaj al propraj spertoj
de partoprenantoj, kiuj provas utiligi Esperanton aŭ eble minoritatan
lingvon kiel ekzemple la Bretonan en sia ĉiutago, same ne mankos kiel
nokta diboĉado kaj bambumado! Diversaj ekskursoj ebligas interkonatiĝon
kun la ĉirkaŭa regiono al celoj en Francio same kiel ankaŭ en Germanio.
Espereble vi estas konvinkita ke enuiĝo en tiu evento simple ne eblas!
Por la bonfarto zorgas ankaŭ la agrabla kaj moderna junulargastejo,
kiu gastigas la partoprenantojn kaj apuda tendumejo,
tiel ke la partopreno estu kiel plej eble agrabla kaj la IJK en Strasburgo
fariĝu neforgesebla travivaĵo!
IJK okazos de dimanĉo ĝis dimanĉo,
la semajno post la Universala
Kongreso en Zagrebo,
enkalkulante unu plenan tagon por homoj,
kiuj deziros vojaĝi de UK al IJK.
En tiu TTT-ejo vi povas nun scii pli
pri:
la temo de tiu
renkonto: Plurlingvismo en Eŭropo: Kiel ĝin sukcesigi?
la programo: ekskursoj,
vespera programo, infana programo...
Ene de la programo speciala paĝo estas dediĉita
al la lingva festivalo
la gastiganta urbo Strasburgo,
en Elzaco, en Francio, landlime de Germanio
kiel veni al IJK,
aeroplane, trajne, aŭte, bicikle, piede, el UK en Kroatio
kaj fine pri la diversaj kontaktoj
de la organizantoj.
Tiu IJK estos la unua de la
nova jarmilo!
Ĉu?
Jen la pruvo kun tiu robot-voĉa
mp3 invito al IJK! : invito (nur
59 Kb)
Dankon al Dejv Koffin
el Usono, kiu esperantigis parolsintezan
sistemon
Ĝenerale /
Temo
/ Programo / Festivalo
/ Strasburgo
/ Kiel veni al IJK
/ Aliĝilo / Kontaktoj
Brezhoneg
/ Català / Cesky
/ Dansk / Deutsch
/ Elzass / English
/ Español / Euskara
/ Français / a'
Ghàidhlig / Hrvatska
/ Italiano / Magyar
/ Nederlands / Occitan
/ po Polsku / Português
/ Românã / Scots
/ Slovensko / Svenska
/
/
/
/
/
Multlingva tradukado helpe de
www.linguaforce.com
  
Ĉu vi estas inter 14 kaj 18 jaraĝa?
http://e.euroscola.free.fr
Venu en Strasburgo kun via lernejo
okaze de vizito en la Eŭropunia
Parlamento!
|
Esperanto
-
Teksto:
Holger / Alain
|