|
Okaze de la 57a Internacia Junulara Kongreso IJK
2001
la asocio JEFO
/ Espéranto-Jeunes organizos
Strat-artan kaj lingvan festivalon en la centro de Strasburgo
Vendredo 3-a de aŭgusto 2001 18h
Loko : Parc de la Citadelle / Parko de la Citadelle
18h00-19h00 : Krio de Morto, pola grupo
19h00-20h00 : Swan Dive
20h00-21h00 : Christophe Voltz, elzaca kantisto
21h00-22h00 : Koncerto de la franca rokgrupo Kore
La rokgrupo Kore
koncertos!
Se vi ne jam konas tiun grupon,
vi povas malkovri ĝian muzikon en http://mp3.com/kore
kaj vidi pliajn fotojn en la ttt-ejo de Kore http://elkore.free.fr
22h00-23h00 : Koncerto de Solotronik,
hispana tekno
Solotronik
Malkovru la diskon PoLimoRFiA
ArKiteKnia
Sabato 4-a de aŭgusto 2001 10h
Loko : Parc de la Citadelle / Parko de la Citadelle
10h00-11h00 : Hans-Peter Bartos > "Internaciaj dancoj"
11h30-12h30 : Pascale > "Rakontoj"
14h30-15h30 : Velado > "Velu kun mi"
15h00-15h45 : Ecole de Beograd > "Artaĵaro"
15h30-16h30 : Pascale > "Rakontoj"
16h00-17h00 : "Tradiciaj dancoj kaj kantoj el Serbio"
17h00-18h00 : Demodocos "La Persoj"
17h30-18h30 : Hans-Peter Bartos > "Internaciaj dancoj"
18h00-19h00 : Teatra grupo de Jagodina > "Rekviemo por la perdintoj"
19h00-19h40 : A Priori "World Music" koncerto
MIGRADAJ SPEKTAKLOJ
Migradaj strat-spektakloj okazos kaj ĉe la urbo-centro de Strasburgo,
kaj
ĉe la Parko de la Citadelle, kaj ankaŭ sur la vojo inter tiuj du
lokoj !
Ĉe la strat-anguloj, vi povos trafi :
"Klaŭnaĵoj" de Larry Danto
"Arlekino" de Henrri De Sabates
"Tiu homo skribas" de Fabien Bellat
"La geedzoj" de La Compagnie de Théâtre
"Mimaĵoj" de Flavie Audibert
"La hunda danco" de Kim J. Henriksen
Kaj aliaj surprizoj....
LINGVA FESTIVALO
Okaze de la festivalo "Artoj & Lingvoj", la Parko de la
Citadelle
transformiĝos la 4-an de aŭguston en vera lingvejo, kie vi povos
malkovri,
pere de rapidaj kursetoj, la plej diversajn lingvojn, kun inter alie
: la
serba, la kastilana, la hungara, la kroata, la ĉuvaŝa, la ukaina,
la
portugala, la navara.....kaj kompreneble Esperanto !
BUDOJ
Plie de la lingva festivalo, ĉiuspecaj budoj staros en la
Parko de la
Citadelle (ŝminkado por infanoj, kaligrafio, korpa pentrado, ktp),
kun
precipe partopreno de lokaj asocioj kiel Elzaco-Kanado, Unuiĝo de
la
Elzacaj Beninianoj, Jida asocio, la Mondaj Metiistoj...
Estas jam volontuloj por prezenti la jenajn lingvojn:
Sonja Petrovic (la serba),
Ricardo Carillo (la hispana),
Palma Csiszar (la hungara),
Katja Burmisova (la tĉuvaŝa),
Daniejla Drakula (la kroata),
Roberto Resende (la portugala),
Xosé Condé (la navara...parto de Hispanio)
Prezento de la festivalo
Celoj: malfermi la kongreson al Malesperantio; montri konkretan
uzadon kaj utilecon de Esperanto; montri ankaŭ la diverslingv- kaj kultur-emon
de Esperanto; paroligi pri Esperanto en la loka (kaj eble nacia) gazetaro,
diskonigante ĝin al la tiea publiko kaj kreante kultura evento en la regiono;
malkovrigi artistojn, aliajn lingvojn kaj aliajn kulturojn.
LOKO: mezurbe de Stasburgo, ĉe placo kaj tra la stratoj
DAŬRO : 2 tagoj (maksimume)
DATO: 3-4-a de aŭgusto
ALIRO: senpaga *
*(la rubriko "aliĝo" koncernas la tutan kongreson IJK
2001 kiu okazos de la 29 de julio ĝis la 5a de aŭgusto)
Arta parto de la festivalo:
Ĝi konsistos en diversaj artaĵoj prezentotaj aŭ ĉe la koncentriga
loko (la publika placo aŭ parko) aŭ tra la stratoj de Strasburgo.
Strataj artoj estas artaĵoj, kiuj estas prezentataj ekstere (ĝenerale)
kaj publike (kaj tial ofte senpaga por la publiko, ĉar la stratoj estas
loko, kiu apartenas al ĉiuj kaj do spektebla de ĉiuj...). Ekz. la muzikistoj,
kiuj ludas en la metroo estas iel-maniere "strataj artistoj".
Por strataj artoj, preskaŭ ĉiu-specaj artaĵoj eblas (la artaĵo devas
nur adaptiĝi al la loko kaj al la publiko: ĉi-rilate, en strataj artoj,
la rilatoj inter la artistoj kaj la publiko estas ege pli gravaj kaj atentindaj
ol ĝenerale). Jen kelkaj ekzemploj:
 |
-
strata teatro
-
"plastikaj artoj" (fotoj, pentraĵoj, konstruktoj, filmoj, ktp...)
-
"land art" (artaĵojn en la natura aù urba pejzaĝo)
-
skulpturaĵoj
-
"happenings" (teatraj okazaĵoj ne-atenditaj)
-
legado de tekstoj aù poemoj
-
deklamado da fabeloj
-
mimaĵoj
-
pupteatro
-
strataj koncertetoj
-
cirkaj artoj (ĵonglado, magio, ktp.)
-
dancoj
-
kantoj
-
ĝardenaĵoj (ekz. floraj skulpturoj aù aranĝoj)
|
Lingva parto
Ĝi konsistos en lingvaj kursetoj aŭ prezentoj, kiuj okazos per budoj
ĉe la koncentiga loko de la festivalo.
Tiuj lingv-kursetoj estos malfermataj al ĉiuj (t.e. kaj al kongresanoj
kaj al Strasburganoj). Tial estos du eblecoj:
-
aŭ la kursetoj estos per la rekta metodo (vd. Cseh-metodo), t.e. en la
instruata lingvo mem (sed eble tio petos de la instruisto pli da sperto
pri tiu metodo kaj pli da preparado),
-
aŭ tiuj kursetoj (aŭ prezentetoj) estos en Esperanto kaj tradukitoj (per
iu franca e-ista interpretisto) en la franca.
Ĉiuj kaj ĉiaj lingvoj estos prezenteblaj (eĉ se, pro la subvencipetoj,
la Eŭropuniaj lingvoj estos preferataj de la Eŭropa Parlamento) :
-
regionaj lingvoj
-
naciaj lingvoj
-
internaciaj lingvoj
-
"mortintaj" lingvoj
-
ktp
Ankaŭ vi povos partopreni en la festivalo
por la arta aŭ la lingva parto!
Sendu viajn proponojn kaj demandojn al:
arts-et-langues (à) egroups.fr
Organizada teamo de la festivalo"Artoj kaj Lingvoj"
-
La aliaj rubrikoj de tiu ttt-ejo koncernas la
kongreson IJK 2001:
Ĝenerale
/
Temo / Programo
/ Festivalo / Strasburgo
/ Kiel veni al IJK/
Aliĝilo / Kontaktoj
|
|