|
Venu facile al IJK!
Elektu vian metodon!
Se vi sportumas...
Venu al IJK bicikle!
Ĉu per la SK, per la NK aŭ la OK?
sed ĉiuj al IJK!
Tri biciklaj karavanoj estas organizataj de BEMI:
(Biciklista Esperantista Movado Internacia)
Rendevuo en Strasburgo de la
tri karavanoj
la 29an de julio je la 14a antaŭ
la katedralo
La tri karavanoj kuniĝos en Strasburgo la 29an de julio
je la 14a horo antaŭ la katedralo de Strasburgo.
Eĉ se vi ne partoprenos iun el la karavanoj, ne hezitu
veni por akcepti nian alvenon! Ni poste kune iros al
la
junulargastejo. Tiel vi pli facile trovos ĝin ĉar la
katedralo
pli facile troveblas! Kaj se vi havas biciklon, venu
kun via
biciklo!
Kaj ne hezitu aliĝi al iuj el la tri itineroj, en diversaj lokoj,
kie ni rendevuos:
=====================================================
** SUDA KARAVANO el Barcelona - Lyon (SK)
=====================================================
**Unua rendevuo la 14-an de julio de la 14-a ĝis la 16-a horo
en Plaça de Catalunya, Barcelona,
**2-a rendevuo la 21-an vespere,
en tendumejo de St Genis-Laval, sud-okcidente de Lyon
**3-a rendevuo la 22-an, de la 10-a ĝis la 12-a, matene
antaŭ la Kotopo 14, rue René Leynaud,
en fama kvartalo "la Croix-Rousse" en la centro de Liono (Lyon),
proksime de la Urbo-domo (hôtel de Ville).
http://kotopo.net
---------------------------------------------------------------------
Organizanto de la suda karavano:
Zav'/Xavier XGodivier (à) Esperanto.org
(ĝis la 11a de julio)
ekster Francio: 00 33 2 51 82 42 63 en Francio 02 51 82 42 63
Atentu, ke vi povos lasi mesaĝon, kiun Zav' povos aŭskulti
Ne forgesu indiki telefonnumeron kien revoki vin.
---------------------------------------------------------------------
Loka kontakto en Barcelono:
Feriol, inter la 12a kaj 15a de julio
ekster Hispanio 00 34 619.631.175 en Hispanio 619.631.175
Loka kontakto en Liono(Lyon): Paskal aŭ Katrin'
inter la 16a kaj 22a de julio
ekster Francio: 00 33 4 72 36 07 14 en Francio: 04 72 36 07 14
=====================================================
** NORDA KARAVANO el Londono
- Ostendo - Bruselo - Luksemburgo (NK)
=====================================================
** Unua rendevuo en Londono lundon la 16an de julio inter la 9a kaj
10a
horoj en "Trafalgar Square" (Placo Trafalgaro). Ekiro je la 10a precize.
** 2-a rendevuo en Ostendo
mardon la 17an de julio je la 18a horo
en la haveno de Ostendo, kien alvenos nia ŝipo de Dovero
(kompanio Hoverspeed).
** 3a rendevuo en Bruselo
vendredon la 20an de julio inter la 11a kaj 12a horoj
en "Grand place" / "Grote markt" (Granda Placo).
** 4a rendevuo en Luksemburgurbo
mardon la 24an de julio ekde la 17a horo
antaŭ la stacidomo, en "Place de la Gare" (Placo de la Stacidomo);
aŭ merkredon la 25an de julio ie en la urbo dum nia ripoztago
(grupo de biciklistoj facile videblas, des pli ke la Cirila biciklo
surhavas Esperantan flageton); aŭ jaŭdon la 26an de julio inter
la 9a kaj 10a horoj antaŭ la stacidomo, en "Place de la Gare"
(Placo de la Stacidomo). Foriro je la 10a precize. En Luksemburgurbo
la karavananoj voĉdonos por elekti sian dormolokon: aŭ en la junulara
gastejo, en la centro, aŭ en la tendumejo de Kockelscheuer, 6km
sudokcidente.
** Krome, eblas aliĝi ie ajn dum la karavan-irado post interkonsento,
prefereble en malgrandaj urboj pro pli facila renkontiĝo. Tutsimple
telefonu al la respondilo de Cirilo (vidu ĉi-sube) sen forgesi klare
indiki vian telefonnumeron por revoki vin kaj interkonsenti pri kuniĝo.
---------------------------------------------------------------------
Organizanto de la norda karavano:
Cirilo Cirilo (à) freesurf.fr (ĝis la 14a de julio)
ekster Francio: 00 33 1 44 67 75 48 en Francio: 01 44 67 75 48
** Atentu, ke vi povos lasi mesaĝon, kiun Cirilo povos aŭskulti.
Ne forgesu indiki telefonnumeron kien revoki vin.
======================================================
ORIENTA KARAVANO El Varsovio
======================================================
Organizanto de la orienta karavano:
Ireneusz Bobrzak : Viavento (à) poczta.onet.pl
Sed ili estas jam survoje
Vidu pli da informoj pri la karavanoj:
http://bemi.free.fr
Kaj ankaŭ en la TTT-ejo
de Cirilo
Se vi ne sportumas:
Venu al IJK trajne:
Du buslinioj ligas la stacidomon
al la IJKejo en dek-kvin minutoj.
TTT-ejo de la Francaj Fervojoj:
SNCF: http://www.sncf.fr (France/Angle)
Por via trajnvojaĝo en Francio (nur),
vi rajtas je 20% rabato kun la "fichet congrès SNCF".
Por trovi pli facile informojn pri la itineroj:
vizitu la TTT-ejon de la germanaj fervojoj:
http://www.bahn.de (Germane)
http://bahn.hafas.de/bin/query.exe/dn
(Angle)
(laŭ konsilo de franca fervojisto)
Se vi venas el Germanio:
Kvin homoj povas per semajnfina bileto
kaj por 40 markoj vojaĝi tra la tuta germanio per
"malrapidaj" trajnoj dum unu tago.
Venu al IJK aviadile:
De la flughaveno, buse duonhoro sufiĉas.
Por via flugvojaĝo kun flugkompanio Air France,
vi rajtas ankaŭ je iu rabato.
(baldaŭ pli da informoj pri tio)
http://www.airfrance.fr (France)
http://www.airfrance.com (Angle)
Venu al IJK aŭte:
Forlasu aŭtoŝoseon A4 ĉe elirejo
"Montagne verte" kaj vi jam estos apud la gastejo.
Por pli facile trovi la itineron,
el via ekirloko ĝis Strasburgo,
vi povas uzi la multlingvan TTT-ejon "Mappy":
http://www.mappy.com/
(Deutsch | English | Español | Français
| Italiano | Nederlands)
Aŭ ankaŭ la anglalingvan TTT-ejon "Mapquest"
http://www.mapquest.com
(Angle, en la paĝo elektu "Europe")
Loko de la renkonto,
gastejo kaj tendumejo:
Junulargastejo
Rene Cassin (foto kaj prezento)
en la kvartalo "Montagne verte" (Verda Montaro)
sudokcidente en Strasburgo
Vidu mapojn pri Strasburgo:
Ĝenerala
mapo de Strasburgo
Mapo de la
tramoj
Mapo
de la ĉirkaŭaĵoj
de
la kongresejo/junulargastejo
Detalega
mapo de Strasburgo (478 Kb)
Ĝenerale
/ Temo / Programo
/ Festivalo / Strasburgo
/ Kiel veni al IJK /
Aliĝilo
/ Kontaktoj
|
|