malkovri lerni praktiki agi

Esperanto en via regiono! Via postkodo:

Hejmpaĝo > L’espéranto > La culture > Musique > La unua repdisko 100% en Esperanto haveblas !

5a marto 2009

La unua repdisko 100% en Esperanto haveblas !

La fama hiphopa grupo, la Pafklik, eldonas la unuan hiphopan albumon 100% en Esperanto ! Per altkvalita sono rekte el suburba Parizo, la du repistoj alĵetas acidajn, humurajn kaj politikajn vortojn. La albumo enhavas diversajn stilojn : de G-funka repo kun dolĉaj virinaj ritmenblusaj (R&B) voĉoj, rep-metala, ĝis hardkora stiloj.

Fekbonaj kaj mojosaj furorkantoj kiel «Bum bum kanabis», «Komerca» kaj kompreneble «Fek al Esperanto».

Atentu, se vi ekaŭskultas, tiu albumo iĝos via drogo...

Vi jam povas aĉeti ĝin ĉe la butiko : «boutique d’Espéranto-Jeunes» aŭ pere de Vinilkosmo por 16 Eur. (aldoninda la sendokosto).

La Pafklik - La albumo


 

GIF - 20.3 kb

La Pafklik - Fek al Esperanto

CD-extra 14 Titres - 52:24 mn
[+ Instus en MP3]

1- Eniro (Kio estas nov’) 2:45
2- Gangstero esperantista 3:53
3- Forkapta operaco 0:33
4- Nur restas tri tagoj 4:10
5- Bum bum kanabis 3:15
7- Facilas 2:33
8- Fek al Esperanto 4:00
10- Urbo paranoja 3:38
11- La povo 3:09
12- Komerca 4:09
13- Katakana 3:00
14- Tro da fungoj 1:07
15- Aliĝu al polico 3:48
16- La espero 0:21
17- Fek al Esperanto (G-funka versio) 4:48
18- Fino de la mondo 3:44


Pli da informoj kaj tri kantoj aŭskultebla cxe :

http://www.pafklik.com

Retejo realigita per SPIP - Gastigata de linguaforce