23a julio 2010
Karaj gealiĝintoj de FESTO 2010!
Okazis multaj aventuroj dum la organizado de la renkontiĝo, inter kiuj la plej malfacila estis ricevi severan subitan ekrifuzon de la universitato Paul Sabatier organizi FESTO-n tie, kvankam ni preparis ĉion por tie frenezadi. La universitato decidis tion nur komence de julio! (Do ne iru studi tie)
Aĉ! Mizer’! Kion fari?
Ne zorgu, NI TROVIS SOLVON! Ni decidis organizi FESTO-n en la plej mojosa ejo de Tuluzo, tio estas, apud la studioj de VINILKOSMO! Kaj ĉio restas same, krom kelkaj detaloj. Inter alie, la nova FESTO-ejo situas 14 kilometrojn de Tuluzo mem, tiel la aliro ŝanĝiĝas, kvankam ni disponigos rimedojn por vojaĝi al kaj de Tuluzo. Ankaŭ ŝanĝiĝas la loĝkondiĉoj, ĉar ni pli malpli ĉiuj tendumos sur granda kampo! Estos amasloĝejoj sub tendegoj, personaj tendoj, kaj daŭre tamen ebleco havi ĉambron en hotelo, aŭ eĉ en la universitataj ĉambroj kiujn ni jam havas, en la urbo.
Geokoordinatoj de la loko: 43.478 N,1.554 E.
Kio ne ŝanĝiĝas, estas ke okazos ĉiuj planitaj koncertoj, Kajto, Jomo, Kaj Tiel Plu, Martin kaj la Talpoj... ĉiuj koncertos en tre festema etoso por via plej granda plezuro!
Ekskursoj ankaŭ normale okazos, kun eĉ pliaj ekskursoj planitaj al malfora naĝejo! Ankaŭ ni havos manĝojn (espereble!) por vi, ĉu vegetarajn aŭ kunviandajn, ankaŭ veganajn, dank’ al nia kuirteamo.
Enhavo de tiu informilo:
● Loĝado
● Kio kio?
● Novaj prezoj
● Alveno
● Ekskursoj
● Helpantoj bezonataj
● Karavanoj
● Kontakoj
Loĝado
- Se vi aliĝis por dormi en amasloĝejo, nenio ŝanĝiĝas por vi.
Anstataŭ esti en subtegmenta amasloĝejo, kun propraj matraco kaj dormosako, vi estos en amastendego kun propraj matraco kaj dormosako :) Ankaŭ la prezo restas la sama!
- 30 LOKOJ en Luksa amastendo, tio estas, ke ni aranĝas pli komfortan liton por vi sub la komuna tendego, simile al la luksega amasloĝejo de JES :) Iru spekti la prezojn.
- 30 LOKOJ en tendo, tio estas, ke ni provizas vin per persona tendo kaj matraceto.
- 20 LOKOJ en Motelo L'enclos (800m for de la festejo)
20€/nokte en trilita bela ĉambro
30€/nokte en dulita bela ĉambro
http://www.restaurant-enclos.com/motel.php
Rezervi ĉe ni (favora prezo) antaŭ la 1a de aŭgusto
- 10 LOKOJ en Tripodo (studenta ĉambro) (15 km de Donneville en Tuluzo)
10€/tage + krompago de 6€/tage por veturigo vespere el la festejo (navedo + buso) antaŭ noktomezo.
Rezervi ĉe ni antaŭ la 1a de aŭgusto
- Aŭ vi povas alporti vian propran tendon kaj tiel memzorgi: po 3€ nokte.
Elektu rapide, por demandoj pri loĝado, bonvolu kontakti Emĉjon :
Emmanuel Bosquet <bjokac@gmail.com> +33 (0)6 81 45 83 51 (nur petu al li se vere ion vi ne komprenas)
Se vi elektis ĉambron kaj neniu el tiuj opcioj taŭgas por vi, ni ĉiam povas repagi al vi la enskribpagon !
Dankon por via kompreno, kaj ne forgesu ke FESTO mojosos !
Kio kio?
Okej. Trankviliĝu. Estas tre simpla maniero por vi diri al ni kiel vi ŝatas loĝi dum FESTO. Kun la informilo ni sendis formularon al vi per retpoŝto, kiun vi povas respondi rekte en la poŝto, kaj se ne sukcesas, tie:
https://spreadsheets0.google.com/viewform?hl=en&formkey=dElqYlZncFZ6VFFOV0xBZ1VJV1dGaUE6MQ#gid=0
Antaŭ ol plenigi ĝin:
Bone legu la informilon tutan, legu la prezojn, bone decidu, kaj nur poste plenigu la re-aliĝilon!
Se io fuŝas, skribu al Emĉjo, sed nur vere se nenio funkcias!
Nun bonvolu ĉion finlegi.
Novaj prezoj
La prezoj simple restas la samaj krom por la loĝado:
| A-Landoj |
| B-Landoj |
|
| po-semajne | po-tage | po-semajne | po-tage |
Amastendo [1] | 25€ | 5€ | 15€ | 4€ |
Propra tendo [1] | 10€ | 2€ | 10€ | 2€ |
Luksa lito aŭ Luita tendo: sen littukoj [1] | 40€ | 7€ | 30€ | 6€ |
kun littukoj [2] | 50€ | 9€ | 40€ | 8€ |
Uni-ĉambro [2,3] | 40€ * | 7€ * | 30€ * | 6€ * |
Motelo [2] | 140€ | 20€ | 140€ | 20€ |
[1] Kunportu vian propran dormosakon
[2] Ne kunportu vian propran dormosakon, littukoj estos disponeblaj
[3] La de ni organizita vojaĝo al la ĉambroj de la universitato kostas 40€ por la tuta semajno kaj 7€ po tago (30€ kaj 6€ por B-Landoj)
Alveno
Rilate Alveno pli taŭgas viziti la paĝon pri la Loko
Ekskursoj
Jen kelkaj korektoj, bonvolu realiĝi laŭ la ĝisdatigitaj prezoj.
Bonvolu ne forgesi vian studentan karton! Per ĝi vi rajtos rabatojn en iuj lokoj.
● tuttaga ekskurso al Andoro (kosto : 20€) :
Pri Andoro : http://eo.wikipedia.org/wiki/Andoro
● tuttaga ekskurso al Cordes kaj Albi (kosto : 5€ aŭ 7€ por la pli-ol-30-jaruloj). La viziton de la muzeo Toulouse-Lautrec pagos aparte tiuj, kiuj deziras (po 2,50€).
Pri Cordes : http://www.cordesurciel.eu/index.php
Pri Albi : http://eo.wikipedia.org/wiki/Albi_%28Francio%29
Pri la muzeo : http://www.museetoulouselautrec.net
● tuttaga ekskurso al L’isle-Jourdain (sonoril-muzeo kaj antikva urbo) (kosto : 15€)
http://www.mairie-islejourdain.fr/fr/musee-art-campanaire.asp
http://www.mairie-islejourdain.fr/fr/office-tourisme.asp
● ekskurso al la Spacurbo (Cité de l’Espace) (kosto : 20€, aŭ 10€ por studentoj kun studenta karto)
Pri la spacurbo : http://www.cite-espace.com/
● ĉiutaga ekskurso al la naĝejo (kosto : 3€/tago) :
● bicikla ekskurso laŭ la suda kanalo al Seuil de Naurouze (5€, kaj senpaga se vi havas propran biciklon)
http://eo.wikipedia.org/wiki/Suda_Kanalo
Helpantoj bezonataj
Ĉar multe ŝanĝiĝas je organiza nivelo, kaj ĉar FESTO mojosas pro vi, ni ne volas preterpasigi al vi la eblecon kunfari! Se vi estas bonvola kaj ŝatas rabatojn, diru diru!
Dum FESTO, de la 13a ĝis la 20a de aŭgusto
Ni bezonos kuracspertulojn kun valida atestilo kiuj fakas je tujflegado en kazo de urĝo, (svenoj, vundiĝoj...), por deĵoroj de kelkaj horoj. (kuracistojn aŭ flegistojn eĉ pli bonvenas!). Tiuj havos konsekvancan rabaton.
Ni bezonos stiristojn (kun stirpermeso de pli ol 3 jaroj) por veturigi homojn de la FESTO-ejo ĝis la ekskursejoj, Tuluzo, aĉetejoj... kaj reen. La benzino repagiĝos kompreneble!
Ni bezonos volontulojn por la teamoj de:
● La kuirado/servado (je fino de posttagmezo)
● Purigado (posttagmeze)
● Varto de la FESTO-ejo kiam ĝi estos senhoma. (Tuluzaj ekskursoj)
● Aĉetado
● Akceptejo
● Varto de la bicikloj
● Trinkejo! (vespere kompreneble)
● Matenmanĝo (ne multo por fari, sed ni bezonas kuraĝulojn por veki je la 8a!)
Antaŭ kaj post FESTO
Ni bezonas homojn por starigi tendojn, prepari la kampon, instali aferojn diversajn... kaj ĉion malfari poste.
KOMPRENEBLE,
Laŭ graveco de tasko kaj kvanto da tempo donita de helpantoj, ili havos rajtojn je senpagaj manĝoj, trinkaĵoj, kaj rabatoj de la kotizo al FESTO! (la sumo kalkuliĝo je la fino de FESTO)
Marion estas la kunordigantino inter helpantoj kaj respektivaj respondeculoj, bonvolu poŝti al ŝi viajn motivojn: marion.quenut@laposte.net
Karavanoj
BEMI-Karavano
Bicikla karavano kiu foriras al Nîmes la 8an de aŭgusto matene kaj atingos FESTO-n la 13an laŭ la suda kanalo. Tre agrabla kaj kuna bicikla vojaĝo. Pli da informoj ĉe http://bemi.free.fr/eo.html.
El IJS
Se vi partoprenas IJS-n en Pécs (Suda Transdanubio, Hungario), jen la vojaĝo:
● Foriro el Pécs urbo la 9an de aŭgusto.
● Tranokto en Innsbruck (Aŭstrio) en la junulargastejo.
● Foriro la 11a de aŭgusto matene el Innsbruck por atingi Novara (Piemonto, Italio).
● Posttagmezo kaj vespero en Novara kun lokaj esperantistoj por gvidata vizitado de la urbo kaj agrabla vespero en loka restoracio. Tranokto ĉe esperantistoj de Novara.
● Foriro matene el Novara por atingi FESTO-n la 11an de aŭgusto dum la vespero.
La du pliaj noktoj (11a-12a kaj 12a-13a) estas oferitaj en la amasloĝejo de FESTO kondiĉe ke frualvenantoj helpu al la preparado de la loko kaj organizado la 12an de aŭgusto.
Pli da informoj vi trovos baldaŭ ĉe la retpaĝoj de FESTO kaj de IJS.
Se vi partoprenas la tutan vojaĝon, vi povas aliĝi dum IJS al la budo de FESTO aŭ rekte kun Alekĉjo kiu partoprenos tiun kongreson.
Ankaŭ eblas nur partopreni parton de la vojaĝo. Tiam aliĝu rete sendante retpoŝton al alekcxjo: alekcxjo@gmail.com.
Prezo ankoraŭ ne estas certa, sed ĝi estos sufiĉe favora dank’al grupbiletoj kiuj havigas bonajn rabatojn. Kompreneble, ju pli granda la nombro de vojaĝantoj, des malplikosta la vojaĝo!
Kontaktoj:
Bonvolu kontakti nin nur kaze de urĝeco, grava situacio aŭ senespera malkompreno:
● Alekĉjo: alekcxjo@gmail.com +33 679 473 099 por alveno
● Emĉjo: bjokac@gmail.com +33 681 458 351 por loĝado
● Marion: marion.quenut@laposte.net +33 687 647 584 por helpantoj