17a junio 2005
Bildrakonto
La plej fama belga ĵurnalisto parolas Esperante
Okaze de la centjariĝo de la unua Universala Kongreso en Bulonjo-ĉe-maro, la asocio Lille-Villeneuve Espéranto eldonis en marto 2005, kunlabore kun la eldonisto Casterman, tradukon de la albumo "Tintin au Tibet" (en Esperanto "Tinĉjo en Tibeto")
Tiu albumo estas la tria albumo tradukita en Esperanton de Tinĉjo, fama belga riportisto, post "La krabo kun oraj pinciloj" (Le crabe aux pinces d’or) kaj "la Nigra Insulo" (L’île noire).
Eblas mendi tiun albumon al la asocio Espéranto-Jeunes per la ĉi-suba formularo. La prezo de la albumo estas 11,50 € krom la sendokostoj. Por liverado en Francio, bonvolu viziti tiun paĝon. Por sendado eksterlanden, ni kontaktos vin, kiam ni ricevos vian plenigitan formularon.