18 avril 2009
Tage post tage, la organizantaro de Festo, partnere kunorganizata kun la helpo de EUROKKA, fajlas por ni la programaron por la tuta semajno. Vi estas bonveniga proponi viajn proprajn kontribuojn (ekzemple en la aliĝilo aŭ pere de retmesaĝo en la listo festo@yahoogroupes.fr).
Ekskursoj
Prelegoj
Koncertoj
— la 8-an, Stefo
— la 9-an, Gijom
— la 10-an, Alles Francizka
— la 10-an, Supernova
— la 11-an, Zuzanna
— la 12-an, Kapriol’
— la 13-an, Tone kaj La Pafklik
— la 14-an, Inicialoj DC
Nokta programo
— la 8-an, interkona vespero
— la 9-an, karaokeo
— ...
— la 14-an, internacia vespero
Zwingenberg ;)
Germana Esperanto-Junularo prezentas sian agadon
Germanoj kaj franzoj - Du genercioj post la dua montmilito
La rolo de la afrikaj enmigrantoj en francio
Germana grupo. Venonta priskribo.
Guillaume forlasos la parizajn pianojn por la piano de la gastejo. Li kunportas en siaj valizoj siajn novajn komponaĵojn en la franca kaj en esperanto kaj malkovrigos al ni siajn kanzonojn eltiratajn de ekologia agriculturo. Gijom ĉe Ipernity
Veninta kiel najbaro, el Frankfurto-ĉe-Majno, Éric - a.n. Inicialoj DC - lumigos la nokton de la 14-a per sia gitaro, sia komputilo kaj siaj kanzonoj ilustrataj de videoj. Lia arta projekto enhavas gitarojn, voĉojn, francan fromaĝon, esperanton, sintezilojn malmultekostajn, blankajn kaj nigrajn reklamojn kaj stelitajn kisojn.
Tiu popmuzika grupo, kiu konsistas el kvar muzikistoj, inter ili du membroj de Kajto, venos el la nederlanda provinco Frislando al la Festo por dancigi nin. Ili ludas kaj malnovan muzikon sur novaj muzikiloj kaj memfaritan muzikon sur malnovaj muzikiloj. Ili prezentas svingan kaj varian programon kun balfolk-dancmelodioj kaj kantoj.
Legu pli en tiu artikolo Kapriol’ !.
La famega grupo kiu aperigis la unuan albumon de repo en Esperanto, forlasos la kvartalaĉojn de Parizo por deklami sian rabion sur la germana scenejo. La du repistoj forkrios iliajn rimojn samtempe acidajn kaj konsciajn per famaj muzikpecoj kiel interalie « Bum bum kanabis », « Komerca » kaj sendube « Fek al Esperanto ».
Legu pli en tiu artikolo La unua repdisko 100% en Esperanto haveblas !.
Germana kaj franca, tiu triopo da artistoj (parizana kantistino, berlinanaj frapinstrumentisto kaj gitaristo) revivigas la koncertkafejajn kanzonojn de la 20-a jarcento. Ili kantas dulingve, de Brel ĝis Brassens, kaj pretere de Brecht kaj Hans Albers. Kaj, kiu scius, eble en esperanto ! Lastaj ŝanĝoj : Scorbüt ne venos.
Folkroka germana duopo el Berlin kaj Hildesheim.
Stefo kaj Sulajka gitarludas kaj kantas pecojn parte mem-verkitajn, parte mem-Esperanto-etosigitajn inspiritajn de iliaj idoloj, interalie de The Beatles, John Lennon, Depeche Mode kaj Die Ärzte. Stefo havis sian oficialan scenejan debuton dum la IJK 2008 en Sabatejo (post kelkaj duonhoroj en diversaj gufujoj) kaj nun gajnis la amindegan kunmuzikkantinon Sulajka. Ili kantas pri la malfaciloj kaj la ĝuoj en la vivo : amo, vivo – kaj Esperanto. Lastaj ŝanĝoj : Sulajka ne povos kanti kun Stefo.
SUPERNOVA estas muzikgrupo de peza roko, ĝi konsistas el tri muzikistoj de Brazilo. Ĝi anigas Rogener Pavinski (voĉo kaj bas-gitaro), Ale Mancini (elektro-gitaro) kaj Roĝer Borĝes (drumo kaj sintezilo). La tekstaro estas verkita kunlabore kun Jimes Milanez. La projekto de la grupo naskiĝis dum 2004 kaj la albumo estis kreita kaj registrita dum tri jaroj en diversaj studioj en Eŭropo kaj Ameriko por finfine esti eldonita en oktobro de 2006 ĉe Vinilkosmo. La muzikstilo estas potenca roko, kun melodiaj voĉoj, frapa gitarumado kaj vigla ritmo.
Legu pli en tiu artikolo Super Nova fajrigas Esperantion !.
Hiphopo el San-Paŭlo Brazilo.
Zuzanna Kornicka estas pola kantistino el Pollando (Poznano). Ŝi kantas sole kun gitaro.
...
Leo Sakaguchi
karaokeo
interkona vespero
internacia vespero
Dankon al Flo de Vinilkosmo kiu grandparte donis la informojn.