découvrir apprendre pratiquer agir

L’espéranto près de chez toi ! Ton code postal :

accueilplan du sitecalendriercontact

19 décembre 2005

Prezento

Vidu la fotojn !

FESTO, la renkontiĝo de la fama asocio JEFO (Junularo Esperantumas en Francio), okazos en la esperantista Kastelo Grezijono de la 20a ĝis la 27a de Aŭgusto 2006.

JPEG Lake Lake !

« - Je la de Zamenhofaj prauloj, kie diable promenas mia lakeo. Mi diras vin, tre kara, ne plu dungeblas ĉi-tempe laboremaj kaj honestaj laboruloj. Sed via pokalo malplenas, tre kara, kaj neniu antaŭproponis alian. Ĉu vere neniu plenigos niajn ĉampano-pokalojn ??!? Kiaj tempoj, kiaj moroj, mi diras vin ! Ha jes mia tre kara, mi estos via ĉevaliro, mi mem servos al vi la pokalon. »

La kastel’

« - Ĉu vi bonvolus paŝeti kun mi en la parko ? Tiom agrable malvarmetas l’aero vesperkomence. Tro da varmo dum la tago, mi ne scias kiel miaj servuloj kapablas labori sub tia sunjugo. Tiom mirindas min la rezigneco de tiaj hometoj. Ho ĉu vi scias mia tre kara ? Mi okazigos novan FESTon en mia kastel’ ! »

Pano, vino, Esperanto

GIF « -Vi nepre devas veni, ĉiuj gravaj ĉeestos. Mi kunigos ĉiujn gravulojn el tuta Esperantio. Mondumaj manieroj kaj belaj paroloj superregos tiun semajnon. Kleraj vortoj kaj plaĉaj poezioj ĉarmos niajn orelojn. Nepros, nepros, ho mia tre kara. Sed eniru ni aŭskulti la klaviceniston. Ĉu mi vere neniam montris al mi la ĉambron kiun mi renovigis ? Nepras, nepras, ho mia tre kara. Vastega kuŝmeblo, littukoj el la plej glata silko, violkoloraj veluraj kurtenoj, lumetigata de kaŝitaj kandeloj... Ĉu mi neniam diris al vi, ke vi estas korpe partopreninda, ho mia tre kara ? »

ĉi-foje festo-teamo laboros kun Eurokka por krei pli agrablan muzikprogramon.

JPEG GIF

Réalisé avec SPIP - Site hébergé par linguaforce