malkovri lerni praktiki agi

Esperanto en via regiono! Via postkodo:

Hejmpaĝo > Renkontiĝoj kaj eventoj > Eksterlande > La renkontiĝoj de l’somero
cet article en français : Les rencontres de l’été

13a julio 2015

La renkontiĝoj de l’somero

IJK, SES, IJS, je tri el la ĉefaj rekontiĝoj de la somero 2015. Jen kelkaj vortoj, por ekscii, kio kaŝiĝas malantaŭ tiuj liter-triopoj.

La venonta Internacia Junulara Kongreso de TEJO okazos en Wiesbaden, Germanio, de la 2-a ĝis la 9-a de aŭgusto 2015.

Taga programo konsistos el lecionoj, prelegoj, atelieroj kaj kursoj. Ankaŭ de vi dependas kiel ĝi aspektu ! Diversaj programeroj apartenas al unu el kvar ĉefaj tipoj : tema, distra, movada kaj novula. Vespera programo konsistas de koncertoj, nokta dancado, trinkeja kaj gufuja amuziĝo.

Por pli da informoj pri ĉi tiu kongreso iru al la paĝo ijk2015.tejo.org.

Siaflanke la Somera Esperanto Studado 2015 okazos inter la 11-a kaj la 19-a de julio 2015, en la nordslovakia historia urbo Martin, situanta 210 km for de la slovakia ĉefurbo Bratislava.

La programo konsistos el kelkaj partoj :

  • Antaŭtagmeze : instruado pri Esperanto ;
  • Posttagmeze : ekskursoj, prelegoj, manlaboroj, sportoj, laborgrupoj ktp. ;
  • Vespere : Nacia kaj Internacia Vesperoj, koncertoj, filmo-spektado, diskoteko...

Esperanto-instruadon gvidos spertaj Esperanto-instruistoj en 5 grupoj, laŭ la lingvo-nivelo.

Kaj por fini, malpli movada ol la IJK, malpli studa ol la SES, jen la Internacia Junulara Semajno, kiu okazos de la 10a ĝis la 17a de aŭgusto, ie inter Aŭstrujo, Hungarujo kaj Slovenujo. Nepre partopreninda se vi ne ankoraŭ scias, kio estas Esperanto-renkontiĝo.

Alkroĉitaj dokumentoj

Retejo realigita per SPIP - Gastigata de linguaforce