découvrir apprendre pratiquer agir

L’espéranto près de chez toi ! Ton code postal :

accueilplan du sitecalendriercontact

7 mars 2009

La loko de Festo 2009

Junulargastejo

Danke al la paĝo Kiel alveni al Festo 2009, vi jam scias ke Festo okazos tie :

an der Bergstraße - Die Lange Schneise 11
Zwingenberg, DE 64673
Latitudo : 49.723194, Longitudo : 8.616774

Nun vi ne scias precize kiel estas la loko kie ni festo-umos.

JPEG - 45.6 ko

Laŭ spertaj opinioj de esperantisto kiu jam travivis la junulargastejon,
- la ejo estas sufiĉe granda kaj samtempe intima por senti sin bone en agrabla etoso,
- la konstruaĵo enhavas bonan koncertejon kun jam piano ene, kie ni povos korusi ene sen timo ĝeni la najbarojn. Atentu, ekstere post la deka vespere ni devos mallaŭti pro najbaroj.
- la loko estas tre facile atingebla per trajno (dek minutoj piede)
- kaj por nia ventropensantoj : la manĝo estas bona.

Plenpaganto kaj memzorganto

Ĉar ne eblas tendumi, nur estos plenpagantoj kiuj dormos enlite en lito-ĉambroj kaj manĝos kaj estos memzorgantoj kiuj dormos enlite en lito-ĉambroj kaj ne ricevos manĝaĵon (ili memzorgos pri ilia manĝo).

Do neniu devos alporti litotukojn aŭ dormosakojn.

Zwingenberg

La urbo estas turisma pro la malnova urbocentro kie vi trovos trabfakajn domojn, preĝejojn, kastelon. Entute, Zwingenberg enhavas 81 kulturajn konstruaĵojn sub protektado de monumentoj.

La regiono estas konata pro ĝiaj vinoj kaj diversaj tipaj manĝoj.


Nun, vi povas aliĝi al Festo 2009.

Réalisé avec SPIP - Site hébergé par linguaforce