19 mars 2009
La festivalo KEF (Kultura Esperanto-Festivalo) denove okazos en Danio. Ĉi-foje estos en la ĉarmega urbo de Hamlet (almenaŭ de lia kastelo) : Helsingør/Elsinoro. La datoj estas de la 7a ĝis la 12a de julio 2009.
Nun la 9an fojon junuloj en Nordio aranĝas la Kulturan Esperanto-Festivalon, ĝis nun ĝi estis organizita en Svedio, Finnlando kaj Danio . Ĝi estas festivalo kiu prezentas altkvalitan originalan Esperanto-kulturon.
KEF estas unika loko por la esperanto-kulturo. Ĝi estas la loko kie Esperanto artistoj povas renkonti aliajn artistojn. Ĝi ankaŭ estas la loko kie vi povas interkonektiĝi kun la plureca vivo de la Esperanto-kulturo kiel spektanto de la multaj koncertoj, teatrajxoj, kaj literaturaj prezentoj. Sed vi ankaŭ mem povas partopreni aktive en la multaj metiejoj. Interalie vi povas lerni poemi en Esperanto, partopreni dancatelieron, legi kaj fari komiksojn, ludi ludojn en Esperanto, ktp. Nur en KEF vi povas ekz. karokeo-kanti en Esperanto, ne kun maĉino sed vivante kun la artistojn mem, (se vi estas infano) partopreni la unuan rokbando por infanoj, fari la unuan cirkon en Esperanto !
Amaso da bonaj konataj Esperanto-artistoj distros. Jam nun ni scias ke venos : Ĵomart kaj Natasha, Martin Wiese kaj la Talpoj, Hotel Desperado, La Perdita Generacio, Pafklik kaj Inicials D. C. , sed multe pli da artistoj estos anoncitaj en la hejmpaĝo. Dum nokto Flo de Vinilkosmo estras la diskotekon kun dancmuziko nur en Esperanto. Cetere vi povas spekti filmojn en Esperanto, kaj entute ĝui la plej grandan aranĝon kun Esperanto-kulturo.
La festivalo estas festivaleja en sia formo, tiusence ke oni loĝos primitive kaj tiamaniere la kostoj ne estas tiel altaj, kvankam Danio estas unu el la plej multekostaj landoj en la mondo. Kompreneble eblas ankaŭ loĝi pli lukse en migrulhejmo aŭ en hotelo por aldona kosto.
En la semajno tuj antaŭ KEF, en Danio okazas la plej granda Rokfestivalo en Nordeŭropo - Roskilde Festivalo. La dana junularo organizas senpagan esperantan rekontiĝon dum la festivalo. Ĉiuj laboras 24 horoj je la DEJO-budo ! Ĉiuj en 3 okhoraj periodoj. Dum la resto de la tempo vi povas festi kun la aliaj auskulti koncertoj kaj ecx gajni monon por partopreni KEF.
Vidu ĉe pri pli da detaloj, la diversajn metiejojn kaj kotizon.