découvrir apprendre pratiquer agir

L’espéranto près de chez toi ! Ton code postal :

accueilplan du sitecalendriercontact

Accueil du site > Esperanto > Ludoj > Homlupa ludo
tiu artikolo en Esperanto: Les Loups-Garous parlent en espéranto

26 février 2007

Homlupa ludo

Noktiĝas... la vilaĝanoj endormiĝas.. sed homlupoj baldaŭ ekagos kaj formanĝos unu aŭ du el ili, terurigante la tutan vilaĝaron. Kiu(j) gajnos ?

Tiu demando oftas en junularaj renkontiĝoj, kie junuloj pasas grandan parton de la nokto, sidante cirkle kaj diskutante por scii, kiu faris tian abomenaĵon. Por la bezono de diversaj internaciaj renkontiĝoj, ni tradukis la ludan regulan en Esperanton. Jen la komenco. La sekvan parton vi povos legi en la ĉi-suban dokumenton.

La rakonto

En fora kaj sovaĝa kamparo, iu vilaĝeto fariĝis antaŭ nelonge la predo de bando de homlupoj. Ĉiunokte, okazas murdo fare de kelkaj vilaĝanoj, kiuj fariĝas homlupoj pro mistera fenomeno...
La vilaĝanoj nun devas senmaskigi la homlupojn, kiuj kaŝas sin inter ili... antaŭ ol tiuj formanĝos ilin !

Celo de la ludo

- Por la Vilaĝanoj : mortigi ĉiujn homlupojn.
- Por la Homlupoj : manĝi ĉiujn vilaĝanojn.

Ĝeneralaj principoj

La Homlupa ludo estas tre simpla rolludo, kie la ludantoj hazarde ricevas po unu karton, kiu indikas iliajn rolojn por la ludo. Kompreneble, ĉiu devas konservi sian karton sekreta kaj malkaŝas ĝin nur post sia « morto ». Oni ludu almenaŭ 8ope (krom la ludestro) sed la ludo fariĝas pli interesa 10ope kaj pli. La maksimuma ludantaro estas 18.
La ludo estas gvidata de Ludestro. Tiu ĉi ne partoprenas kiel ludanto, sed mastrumas ĝian funkciadon : disdonado de la kartoj, pasigado de la ludfazoj, realigado de la efikoj, ktp..

... legu pli en tiu dokumento :

"Les Loups-Garous de Thierceleux" estas ludo kreita de Philippe des Pallières kaj Hervé Marly.
Oficiala ttt-ejo (france / angle) : lesloupsgarous.free.fr

Réalisé avec SPIP - Site hébergé par linguaforce