malkovri lerni praktiki agi

Esperanto en via regiono! Via postkodo:

Hejmpaĝo > Les rencontres > En France > 100-a Universala Kongreso de Esperanto
cet article en français : Mondial de l’espéranto

13a julio 2015

De la 25a de julio ĝis la 1a de Augusto 2015 en Lillo, Granda Palaco

100-a Universala Kongreso de Esperanto

Lillo, ĉefurbo 2015 de Esperanto ! Pli ol jarcento post la unua UK en Bulonjo-ĉe-Maro ne malpli ol 3 000 personoj el pli ol 80 landoj estas atendataj en la Granda Palaco de Lillo de la 25a de julio ĝis la 1a de augusto. Krom tio nenio aparta.

De la unua... ek al la centa ! Vojkruciĝe en Europo, Lillo akceptos la 100-an Universalan Kongreson de Esperanto. Pluraj motivoj igas tiun eventon eksterordinara :

  • Ĝi eĥas la unuan UK-on de 1905 en Bulonjo-ĉe-Maro. Tiam ĉeestis ĉefe kvardek- kaj kvindek-jaraĝuloj, jen bona okazo por vidi la aĝevoluon de la movado ;
  • En 1998 la lasta franca UK allogis 3 300 partoprenantojn en Montpeliero, kun ne malmultaj junuloj. Ni faru ankorau pli bone ;
  • La asocia movado, kiu en Francio disvastigas la internacian lingvon konsistas el pli ol 100 asocioj, inter ili JEFO. Jen do tre bona okazo por diskuti kun pli spertaj aktivuloj.

«Lingvoj, artoj kaj valoroj en la dialogo inter kulturoj» estas la temo de Lillo2015. Krom la tradicie tedaj programeroj oficialaj eblos spekti interesajn koncertojn kaj babili kun esperantistoj diversoriginaj.

Alkroĉitaj dokumentoj

Retejo realigita per SPIP - Gastigata de linguaforce