logo Festo 2010 logo Espéranto-Jeunes

Festo 2010

FESTO 2010 Aliĝintoj Aliĝilo Loko - Kiel alveni ? Programo Teamo Tria Informilo ! Helpon

Sekvu lastajn novaĵojn pri Festo per RSS-abonfluo

ATENTU, LOKO ŜANĜIĜIS ! Karaj, multo okazis, kaj plej freŝa novaĵo estas ke Festo NE PLU OKAZOS en la universitato de Tuluzo SED en DONNEVILLE apud en la plej mojosaj muzikstudioj de la mondo : Ĉe Vinilkosmo ! Ne tro for de Tuluzo ;)

Ĉiuj novaĵoj tie ! kaj por atingi la lokon tie "Loko - Kiel atingi la lokon ?"

FESTO ! FESTO ! FESTO ! FESTO 2010, la partopreninda somera renkontiĝo de JEFO, partnere kunorganizata kun la helpo de EUROKKA, okazos en Donneville (apud Tuluzo), de la 13a ĝis la 20a de aŭgusto, kun karavano de IJS al FESTO.

Festo sendube, estos La Esperanto-Muzika festivalo de la Somero !

Dancers in Red (Rok-, Tuluzo)Gijom (Kanzono, Parizo)JoMo kaj Liberecanoj (Pop-Rok-, Tuluzo)
Dancers in Red, juna tuluza muzikgrupo, starigos en vi tian rokan furoron.
Guillaume pianludos kaj kantos siajn novajn komponaĵojn en la franca kaj en esperanto.
La fama tuluzano kaj sia grupo varmigos la Festo-ejon !
Kaj Tiel Plu (Popol-, Barcelono)Kajto (Popol-, Frislando, Nederlando)Kimo (Rok-, Skao, Kopenhago)
Kataluna kaj okcitana kaj judhispana kantoj, koncertoj kaj baloj atendos vin
La kvaropa frislanda muzikgrupo prikantos marajn kaj historiajn temojn kaj humorplenajn okazaĵojn el la ĉiutaga vivo.
Kimo ekis la rokon en Esperanto kun Amplifiki (Sola, Tute ne gravas). Kun Esperanto Desperado, li interalie dancigis homojn per Ska-virino kaj For !
Lou Dàvi (Slamo, Tournefeuille)Martin Wiese & la Talpoj (Folk-Rok-, Stokholmo)Platano (Hiphopo, Parizo)
« La okcitana slamisto » el Tuluzo parolkantos dum Festo...
Ili ludos poprokan, elektrik-akustikan alternativan muzikon kun altvaloraj tekstoj en esperanto.
La fama aktivulo denove movigos la partoprenantaron.

Kie estas Donneville ?

Pli da detaloj ĉe artikolo "Loko - Kiel atingi la lokon ?"

Karavanoj

BEMI organizas biciklan karavanon al FESTO. La karavano ekos en Nîmes, en suda Francio la 8an de aŭgusto. La karavano dufoje trapasos grandajn urbojn, Beziers (post 177km) kaj Carcasconne (post 270km-oj). Tiuj du urboj estos bonaj urboj por tiuj kiuj volas aligxi nur partatempe.

Pli da informoj sur la eventoj en facebook (indas esti en facebook).

Kontaktu Ivo MIESEN ivo_m [ ĉe ] dds.nl

Partnero kaj subtenantoj

FESTO estas partnere kunorganizita kun la helpo de Eurokka kaj loka helpo de EKC (Esperanto Kultur-centro Tuluzo), plie la renkontiĝo ricevas subtenon de Vinilkosmo kie ĝi okazos.

La komunumoj de Donneville, de Montgiscard, la SICOVAL kaj la CLAD pruntas tendojn, la scenejon, tablojn, seĝojn, diversajn aparatojn, kunsidajn kaj muzikajn ĉambrojn, duŝejojn en la sportejo : dankegon !

Finfine, indas mencii ke la renkontiĝo ne povus okazi sen la pruntado de la tereno fare de la familio Martorell por la festivalejo kaj diri dankegon al la najbaroj de la kvartalo de la kanalo, aparte por la helpo de instalado kaj pruntado de aparatoj far Jean Sanchez kaj Claude Bonnal.

Dankon al ĉiuj kiuj helpis, helpas kaj helpos.

Retejo realigita per SPIP - Gastigata de linguaforce